SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
Antaŭmendi SATajn T-ĉemizojn
Beta-versio de PIV nun rete konsultebla
DUMVIVA MEMBRECO
Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto
Fetoraĉas !
Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
Informeto
Malaltiĝis la vendoprezo de PIVLa tradukado, kiun faris Zamenhof dum sia mallonga vivo de kelkaj el la mondaj beletraj ĉefverkoj certigis al Esperanto ĝian lingvan valoron. Ĝi ne plu estas simpla komunika kodo, se oni povas vivigi per ĝi Hamleton, La revizoron, la Biblion aŭ La fabelojn de Andersen’. Ĝi ne plus estas nura rimedo por mendi manĝon en Montevidea restoracio, kiel antaŭ duonjarcento brute asertis Blinkenberg’ (kies nomo ironie signifas : flagranta monto !) sed ĝi ja estas subtila lingvo kapabla ĉion esprimi, malgraŭ la stulta kontraŭdiro de Reynolds en la iama Societo de Nacioj.
SAT ĉiam aktive partoprenis tiun starigon de respektinda lingvonivelo per eldonado de valoraj verkoj en nia sennacieca lingvo. Sekvinte tiun tradicion kamarado SAT-ano post aliaj tradukoj transskribis unu el la ĉefverkoj de la monda literaturo.
Sed en la 21-a jarcento necesas evolui kun la epoko de nunaj komunikiloj, kaj aparte de Interreto, kiu altiras pli kaj pli da samideanoj. Nun libroj vendiĝas malfacile : onidire — ĉu vere aŭ fantazie ? — ĉiu esperantisto meze aĉetas po unu esperantlingvan libron en… unu jarcento !
SAT do intencas novmaniere aliri la problemon, aperigonte senpage tiun verkon felietone ĉiusemajne sur sia retloko, ĉe : http://satesperanto.org/-Nova-cxiusemajna-felietono-.html . Faciligas la aperon la konstruo de la teksto tute en korespondaj leteroj. Ĉiun semajnofinon do prezentiĝos la verko po unu-du leteroj. La legonto trovos nur avantaĝojn en tiu faro : konservo de daŭra intereso per tiu felietona sinsekvo, apero de mallonga legotaĵo post la semajno de laboro en la du tagoj de malstreĉiĝo, neneceso de elspezo por librokosto, iom-post-ioma alkutimiĝo al subtila esprimo de sentoj en nia lingvo.
La titolon oni indikos nur ĉe la fino de la publikigo, ke la legonto ne tuj sin ĵetu al nacilingva eldono, kiu eble deturnus de la esperanta legado.
Oni esperas per tiu nova rimedo veki (re-veki ?) la intereson de nia kamaradaro al beletro, kiun la nunaj perbildaj komunikiloj emas iom flankenpeli.
La eldona fako kooperativa de SAT
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.