sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 8an de junio 2017 . ĝis nun estas 1314 tekstoj










Voldo GLAZUNOV (7347)

Sanktulo eksigita


JPEG - 26 kb


Mi scias, ke oni kun intereso kaptas ĉiun sciigon pri religiaj aferoj en USSR. Ankoraŭ ne haltis leter-alfluo, en kiu sole oni min demandas : kial estas "pendigita" la episkopo de Voroneĵ, kial murditaj 100 ( !) pastroj. Oni petis min respondi per " S-ulo", kion plezure mi faras.


Mi ĝuis legi "novaĵon" pri nia urbo en kelkaj gazetoj, kiujn alsendis bonvolemaj Gek-doj . . . el eksterlando ! Tiu "novaĵo" entenis ne unu elcenton da vero. Mi bedaŭras devi seniluziigi sensaciemulojn : neniu episkopo en Voroneĵ estis pendigata, nek cent pastroj murdataj. Bedaŭrinde Nia urbo famiĝis tra iama Rusio pro sia "sanktulo" Mitrofano. Ĝuste nun proksimiĝas la "respektinda" dato, kiam miloj da pilgrimoj el diversaj partoj de rusa Ortodoksio alvenus por honori lian memoron. Sed ĉi somere ili ne plu venos, ne plu sonoros sonorilegoj, ne plu okazos pompaj kruciroj tra stratoj de nia urbo. Kial ?


Bone nutritaj, dikventraj monaĥoj de Voroneĵ-a virmonaĥejo en caraj tempoj anoncis, ke mortinta episkopo Mitrofano, la monaĥejestro, sanktiĝis pro dia volo, k ke lia korpo konserviĝos eterne sen putrado. De tiam radikiĝis en kapoj de malkleraj popolamasoj (precipe kamparanoj) la kredo je sankta k neputrinta korpo de Mitrofano. Ĉiujare somere venis miloj Voroneĵ-on por kisi la randon de "sankta" ĉerko, elspezi lastajn monerojn por diservoj, oferi hejmefaritajn ŝtofojn al pastroj, portantaj la ĉerkon dum kruciro. Tiaj pilgrimadoj daŭris ĝis 1929. Ne necesas diri, ke la urba loĝantaro, laboristaro, partio k liberpensuloj ege indignis kontraŭ la pastra mistifikego. Kaj ĉar ne estis eble fermi la katedralon k ĉesigi la Mitrofan-komedion, la urba aktivularo penis kapti la atenton de l’pilgrimoj per diversaj surstrataj aranĝoj antaŭ la templo : oni kantis, teatroludis, sportis. Ofte grandaj homamasoj plezure ĉirkaŭis improvizitan scenejon k forgesis la preĝojn, rigardante gajajn "blu-ĉemizulojn" (aktorojn).


Sed lastvintre la publika indigno atingis apogeon : preskaŭ ne estis fabriko aŭ oficejo, kie oni ne protestus k postulus de l’landa plenumkomitato fermon al la Mitrofana katedralo k esploron de l’ĉerko. Fine la plenumkomitato sankciis organizadon de komisiono el vilaĝanoj, laboristoj, profesoroj k pastroj por publika malfermo al la ĉerko, kiu dum dekoj da jaroj estis netuŝebla "sanktaĵo".


Mi neniam forgesos tiun frostan vintrotagon, kiam mi ekvidis grandan homamason, ĉe kies antaŭaĵo ruliĝis ŝarĝaŭtomobilo. Sur ĝi staris la prezidanto de l’liberpensula landkomitato, tenante en manoj abomenan kranion k luksan silkokovrilon, broditan per orŝnuroj.



— Jen neputrinta restaĵo de l’"sanktulo", li kriis emociite. - Jen abomenaj ostoj kunligitaj per simpla ŝnuro de senhontaj trompuloj ! Jen estas vato, kiu servis anstataŭ delonge putrinta ventro !


Sekvis improvizita kunvenego. Mi aŭdis krii indignajn virinojn : Ha, ni malsaĝuloj ! Kiun do ni adoris, por kio ni venadis ĉiusomere, difektante nudajn piedojn ? La amaso postulis entuziasme fermon ne nur al la katedralo, sed al ĉiuj enurbaj preĝejoj. La prezidanto, simpla laboristo, parolis de l’aŭto . . . La religiuloj perdos baldaŭ lastajn poziciojn, li certigis, k la lab. potenco bone konas la abomenan rolon de l’religio en batalo kontraŭ USSR. Kaj li daŭrigis : - Nun, Gek-doj, Mitrofano okupos la sole konvenan lokon por li : en la muzeo ! Bruege aplaŭdata, la aŭto forruliĝis malrapide.


Tiel pereas la "sanktuloj", tiel oni "persekutas" la religion en Sovetio.


aperis en Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

Sama rubriko :


puce Blanka libreto de laikeco

puce Laikeco kaj religioj en Francio

puce Sanktulo eksigita

puce Laikeco kaj neŭtraleco rilate religiojn

puce Germanaj eklezioj prirabas siajn perditajn ŝafojn

puce Klerikokratio en Kroatio

puce Travivita laikeco en Francio




Supren