Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 9an de majo 2008 . Ĝis nun estas 650 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj

  1. La tasko de la Frakcioj, al kiuj SAT donas sian apogon, estas la propagando kaj aplikado de Esperanto ĉe la respektivaj partioj aŭ tendencoj. Ĉar tiu ĉi propagando okazas unuavice per elmontro de la praktika utilo de Esperanto, la frakcioj rajtas proponi al la Plenum-Komitato de SAT rimedojn, kiuj faciligas tiun ĉi propagandan laboron. Ĉiu agnoskita frakcio rajtas disponi por organizaj komunikoj pri spaco de proksimume 30 linioj en ĉiu normal-ampleksa n-ro de la asocia organo "Sennaciulo". Krome propagande valoraj artikoloj ĝeneral-interesaj, povas principe aperi, de tempo al tempo, en la oficiala organo ; tamen la P.K. rezervas al si tiurilate la decidrajton pri aperigo, laŭ la disponebla spaco.
  1. La Frakcioj ne havas la rajton interveni kiel tiaj, en la funkciadon de SAT. Rilate la frakcianojn "membroj de SAT" validas la Statuto de SAT inkluzive la artikolon 7an, kiu juĝas membrojn agantajn kontraŭ la interesojn de SAT.
  1. La politika propagando inter SAT-anoj favore al la partioj de la Frakcioj povas okazi nur per vojoj kaj rimedoj ekster la kadro de SAT. Ĉiu tendence politika materialo, manifestoj kaj deklaroj de partioj aŭ tendencoj, liverataj ĉu de individuoj, ĉu de frakcioj, al la redakcio de SAT-organoj, submetiĝas al la ĝeneralaj reguloj, laŭ kiuj la redakcio decidas pri la publikigo. Artikolo, kies karaktero estas politike tendenca, ne povas aperi sub nomo de Frakcio sed nur sub tiu de individuo(j).
  1. La Frakcioj devas deponi kopion de sia regularo aŭ Statuto ĉe la P.K. de SAT kaj sendi ĉiujn siajn eldonaĵojn duekzemplere al ĝi. La principoj de la Regularo aŭ Statuto ne rajtas devigi frakcianojn agi kontraŭ la Statuto de SAT.
  1. Tiu ĉi Regularo validas nur dum unu jaro kaj devas esti konfirmata aŭ ŝanĝata, laŭ la sperto pri ĝia funkciado, de ĉiu kongreso de SAT.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip