Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 17an de majo 2008 . Ĝis nun estas 658 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

Regularo pri Kongresa Gvidado

akceptita de la Roterdama kongreso, 1937.

Metodo por elekto de la prezidantaro kaj aliaj Kongresfunkciuloj

La sekretario aŭ alia reprezentanto de la P.K. kiu havas la taskon malfermi la kongreson, post interkonsiliĝo kun la O.K.K. devas proponi la 5 membrojn de la Prezidantaro. La anoj de la organizo havas la rajton proponi aliajn membrojn. Poste okazu voĉdono pri la proponitaj membroj. Post la voĉdono la sama K-do sammaniere aranĝu la elekton de la aliaj kongresfunkciuloj.

Ĉiu Prezidanto ricevu tuj post la elekto ekzempleron de la Regularo kaj Tagordo. Nur unu membro de la prezidantaro prezidu ĉe kunsido, kaj ili inter si decidu pri la vico. Specimeno de Tagordo

  1. Salutvortoj ;
  2. Elekto de Prezidantaro (5 personoj) ;
  3. Elekto de Protokolantoj (3 personoj) ;
  4. Elekto de Propon-Komisiono (3 personoj) ;
  5. Elekto de Voĉdonkomitato (3 personoj) ;
  6. Raporto de la P.K. ;
  7. Financa Raporto ;
  8. Raporto de la Redakcio ;
  9. Raporto de la .K. ;
  10. Raporto de la K.K. ;
  11. Proponoj ;
  12. Deziresprimo pri la venontjara kongresurbo ;
  13. Gvidrezolucio ;
  14. Eventualaĵoj.

Regularo por la Prezidantaro

  1. Dum la kunsido en kiu li prezidas, la Prezidanto estas plene respondeca por la progreso kaj ordo.
  2. Li devas agi laŭ sentendenca maniero dum la debatoj, kaj ne rajtas partopreni en la diskuto alimaniere ol doni konsilon, aŭ proponojn al "la ordo". Se li deziras partopreni en la diskuto, li devas transdoni provizore la prezidon al alia Prezidanto, kiu gvidos ĝis la koncerna afero estas findiskutita.
  3. Estas lia devo doni la samajn oportunojn al ĉiuj membroj de la organizo, kiuj aliĝis kaj ĉeestas la kongreson, por partopreni en la diskutoj.
  4. Konstatinte, ke granda nombro da membroj deziras paroli pri iu propono, li rajtas sugesti la limigon de la tempo por ĉiu partoprenonto.
  5. Opiniante ke propono estas jam sufiĉe diskutita, li rajtas sugesti la ĉesigon de la debato.
  6. Krom la propononto, neniu rajtas paroli pli ol unufoje pri propono, escepte se :
    *1 oni estas devigata respondi al personeca atako ;
    *2 pri punkto de ordo ;
    *3 doni klarigon pri sia antaŭa parolo (sed nur se neniu deziras paroli kiu ankoraŭ ne parolis).
  7. La proponinto nur rajtas respondi al la kritiko de sia propono. Se neniu kontraŭis la proponon, ne necesas ke li parolu dufoje. Post la respondo de l’ proponinto neniu havas la rajton paroli, escepte de la Prezidanto, kiu rajtas resumi la rezulton de debato pri iu propono, kaj poste voĉdonigas.
  8. La Prezidanto devas atenti ke la parolantoj parolu nur pri la propono diskutata, kaj evitu personecajn atakojn.
  9. Se parolanto daŭre deflankiĝas de la propono, la prezidanto rajtas ĉesigi lin, kaj alvoki la sekvantan parolanton.
  10. Li havas la rajton voĉdonigi ke membroj aŭ gastoj forlasu la kunvenejon pro daŭra interrompo aŭ alia malorda konduto dum la kunsidoj. Per voĉdono la membroj decidas la longon de la foresto (1 aŭ 2 kunsidoj, ktp.).
  11. La voĉdonkomitato devas tion aranĝi.
  12. Neniu propono, kiu temas pri ŝanĝo aŭ aldono al la Statuto de la organizo, devas esti akceptata por diskuto, se ĝi ne estis antaŭe publikigita en la oficiala gazeto, laŭ la Regularo (art. 22, 23).
  13. Amendoj al la publikigitaj proponoj devas esti sendataj al la Prezidantaro antaŭ la fino de la unua kunsido.
  14. Proponoj kiuj ne temas pri ŝanĝo aŭ aldono al la Statuto, devas ankaŭ esti antaŭe publikigitaj en la gazeto. Tamen, se tiaspeca propono alvenis sen antaŭa publikigo, la unuanima opinio de la prezidantaro kaj la Propon-Komisiono rajtigos la prezidanton akcepti aŭ malakcepti la proponon por diskuto. Se ne estas unuanima opinio, li devas, sen diskuto, voĉdonigi la kongresanaron, kaj la plimulto en la kongreso faros la decidon.
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip