Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 31an de januaro 2012 . Ĝis nun estas 1260 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
2012 (85a) : Jalto | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

En la sama rubriko

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2012
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri organizado de SAT-Kongresoj
puce Helpfonduso por kongresontoj
puce Konsisto de la nuna Ĝenerala Konsilantaro
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT

Regularo de la Poresperanta Fako de SAT

La Poresperanta Fako de SAT estas organo de SAT (§8, D de la Statuto de SAT), kies regularo adoptita per voĉdono de la SAT-kongreso en Bratislavo (2004) estas la jena :

1. La Poresperanta Fako de SAT (poste "PF") agadas sub la ĝenerala direktado de la statutaj organoj de SAT. Informado kaj varbado plenumataj de la PF kaj celantaj la ĝeneralan publikon devas havi la aprobon de la Plenumkomitato.

2. La celoj de la PF estas :

a. informi pri Esperanto kaj varbi por SAT en regionoj kaj medioj ekster la atingopovo de la LEA-oj, tute aparte per la interreto ;

b. estigi kaj firmigi rilatojn kun interesitoj pri SAT kaj Esperanto, kaj helpi lernantojn de Esperanto, kiuj inklinas politike al SAT kaj troviĝas ekster la atingopovo de la LEA-oj ;

c. faciligi per tradukado, enretigo kaj aliaj rimedoj la interŝanĝon kaj komparadon de informaj kaj varbcelaj eldonaĵoj kaj tekstoj inter la LEA-oj kaj unuopaj SAT-membroj, kiuj okupiĝas pri poresperanta laboro ;

ĉ. faciligi ĝenerale la interŝanĝon de spertoj pri tiu poresperanta laboro kaj stimuli la debaton pri informstrategiaj konceptoj, cele al konstanta plibonigo de la poresperanta laboro plenumata en la tuta SAT-medio.

3. Ĉiu membro de SAT rajtas iĝi kunlaboranto de la PF per

a. aliĝo al ĝia interreta dissendolisto, aŭ

b. starigo de alimaniera regula kontakto kun ĝi.

4. La kunlaborantoj de la PF elektas sekretarion, kiu respondecas pri la rilatoj kun la Plenumkomitato kaj aliaj SAT-organoj. Ili rajtas laŭbezone elekti kromajn komisiitojn.

5. La kunlaborantoj de la PF organizas sian kunlaboron per

a. interreta dissendolisto,

b. ttt-ejo, kaj

c. eventuale decidotaj aliaj rimedoj.

6. La PF financas sin – kiom necese – per libervolaj donacoj.

7. Ŝanĝo de ĉi tiu Regularo eblas per 2/3-a plimulto de la donitaj voĉoj de PF-kunlaborantoj. Tiun decidon devas konfirmi la PK.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Danke al spip