SAT-Kulturo enkondukas retan beletran felietonon
1a de majo kontraŭ la salajrata laboro
20 jaroj en la mondo Esperanto — Intervjuo kun Jakvo Schram, Prezidanto de Plenum-Komitato de SAT
Alparolo al la salajruloj, senlaboruloj, studentoj kaj senstabilistoj el Eŭropo
DUMVIVA MEMBRECO
Egiptio : la strikoj pludaŭras malgraŭ la alvokoj de la armeo
Fetoraĉas !
Helpu al Vinilkosmo ! - Mendu esperantajn muzikdiskojn !
Homĉeno kontraŭ militbazo en Okinavo
Informeto
Malaltiĝis la vendoprezo de PIV
Ni malhelpu detrui naturprotektatan parkon !
Novaj eldonoj de la kooperativo de SAT !
Petskribo kontraŭ pafaĵoĵetoj el bombojLa 9-an de marto 2010 kunvenis en fama trinkejo "De Mol" en Bruselo, tri generacioj da komunistoj.
Ili refondis la "Komunistan Partion de Flandrio".
La 20-an de februaro 2010 la gvidantoj de la Komunista Partio de Flandrio malfondis la partion kaj ŝanĝis ĝian celon al "Klubo de faritaj aferoj".
En jaro 1921 junaj aktivuloj fondis la "Komunistan Partion de Belgio". Neniu povas nei ke ĝi ne ludis tre ege gravan rolon en la politika historio de Belgio. La KPB aktive partoprenis al la "Klasbatalo"en Belgio kaj ankaŭ havis multajn sukcesojn. La KPB estis la sola politika partio en Belgio kiu komprenis la gravecon de lingvaj rajtoj en la batalo inter klasoj. La burĝaro en Belgio uzis ĉiam la francan lingvon, la oficiroj en Belgaj armeoj estis plej ofte franclingvanoj, ĝis fino de la 30-aj jaroj flandroj povis defendi sin nur uzante la francan en juĝejo ktp, ktp.
La fama komunisto Jef Van Extergem eĉ perdis sian vivon en sia batalo por lingvaj rajtoj. Ankaŭ la fama verkanto Louis Paul Boon, kiu dum pluraj jaroj laboris ĉe la eldonejo de la Komunista Partio estis batalanto por la lingvaj rajtoj. Louis Paul Boon estis ankaŭ unu de tiuj homoj kiuj montris ke komunismo ne povas esti afero de zelotaj pensantoj, de homoj kun fermitaj pensoj. Louis mem estis multe pli anarkiisto ol komunisto. Li kredis en la liberiga batalo de la proletaro. estas bedaŭrinde ke neniu de liaj verkoj estas tradukita en esperanto.
Post la 23-an de februaro 1956 kiam Nikita Chroesjtsjov faris sian parolon, la KPB plene distanciĝis de la komunismo laŭ rusa modelo kaj reriris al la bazo de la komunisma penso kiel priskribita en "La Komunista Manifesto". Revolucia anstataŭ burokrata.
Post la dua mondmilito la komunismo perdis sian gloran tempon kaj precipe post la murdo de Julien Lahaut unu de la gvidantoj de la Komunista Partio. La murdo okazis de ekstremdekstra grupo. La vero pri kiu donis ordonon murdi la komuniston Lahaut ne estas oficiale konata, sed cirkulas nomoj el la proksimeco de reĝo Boudewijn ĝis Kardinalo Van Roy. Baudewijn laŭdire donis ordonon murdi Patrice Lumumba, la tiama komunista gvidanto en Belga Kongo /Zairo. Eble pro tio la adeptaro petas ke Romo sanktigu lin ?
Fakto estas ke en la ekstrem-katolika Flandrio la komunismo estis (as) la diablo mem. Estas pro tio ke multaj Flandraj junuloj laŭ peto de la loka pastro aliĝis al la germana armeo por batali kontraŭ la ruĝaj hundoj de Ruslando.
La Komunista Partio de Belgio (poste Flandrio) ĉiam staris ĉe la flanko de la revolucio kaj kontraŭ la burokrataro de Ruslando.
La Gazeto de la Komunista Partio estis Le Drapeau Rouge/De Rode Vaan (la rŭga flago). Sen dube ĝi estis la plej aŭtenta kaj informriĉa gazeto de la belga laboristaro. La "De Rode Vaan" (flandra) estis ekzemplo pri informado kaj objektiveco. La lasta ĉefredaktanto Jef Turf, faris honestan batalon por ke la gazeto ne iĝis tendenca sed restu objektiva.
Post falo de la Berlina Muro falis ankaŭ la "Komunista Partio". Iam partio kun 87892 membroj (jaro 1945) ĝi laste tenis apenaŭ 500 membrojn.
Dum dekoj da jaroj mi legis De Rode Vaan kaj ankaŭ de tempo kontribuis kun tekstoj. Kiam la gazeto malaperis, malaperis laŭ mi la parolilo de la laborista intelektularo de Flandrio.
Hieraŭ mi ricevis leteron ke oni volas reeldoni De Rode Vaan. Sen dubo mi tuj pagis abonkostojn. Mi neniam apartenis al politika partio ĉar mi estas konvinkita ke por laboristo la sola solvo estas la anarkiismo, sed mi prenas abonon ĉar mankas en Belgio en Flandrio opiniesprimilo por la maldekstra progresemulo.
Mi sopiras en Belga politika pejzaĝo al informo laŭ Lantia maniero, klara, firma, kun klara vortuzo, for de demagogio.
La flago de Flandrio montras leonon. Ĝi estas la simbolo de maltoleremo nun danke al demagogio de la Vlaams Belang. Sed unu aferon la faŝismemaj flamingantoj ĉiam forgesas. La leono sur la flago havas ruĝan langon. Mi esperas ke baldaŭ ĝi denove parolas pri paco, progreso kaj solidareco.
Scaldis
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.