sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Redonu mian monon !


JPEG - 64.5 kb
Proletaria kantaro, Eldona Kooperativo de SAT, Lejpcigo 1924, 180 p. Grandparte kun muziknotoj.

El angla kantaro de I. W. W. tradukis Novulo, laŭ melodio angla (My bonnie is over the ocean, esperante ankaŭ konata kiel "La lingvo por ni")

La kapitalistoj trans maro
La kapitalistoj ĉe ni,
La kapitalistoj nun ĉie
Rabadas la monon de mi

Ĥoro :

Mian monon,
ili redonu al mi, al mi ;
Mian monon, ho !
devos redoni al mi !

Ja tuta la laboristaro
En iu ajn parto de l’mond’
Suferas pro sama mizero :
Ĉu estas ne granda do hont’ ?

(Ĥoro. )

Ke mortis la kapitalistoj,
Lastnokte mi sonĝis kun mir’
Kaj lasis por gelaboristoj
Riĉaĵojn laŭ ĉies dezir’.

(Ĥoro.)

Batalu, amikoj trans maro !
Batalu, amikoj ĉe ni !
Por bono de l’laboristaro
Reprenu la monon por ni ! (Ĥoro.)

JPEG - 129.9 kb

El Proletaria Kantaro, SAT 1924

Sama rubriko :


puce La Internacio

puce Kantokolekto Lilandejo

puce Redonu mian monon !

puce Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto

puce Komandanto Che Guevara

puce La Predikisto kaj la Sklavo (Torto post la morto)

puce Joe Hill

puce Ĉi nokte sonĝis mi

puce Ja ni venkos !

puce SAT-himno

puce La Tempo ĉeriza

puce For la landlimojn !

puce La Paliso

puce La Balado de homoj fieraj pro sia deveno




Supren