#14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
Manifesto de la madrida protesto-kampadejo de Sunporda placo (15a de majo)
Proponoj (20a de majo)
Kampadejo SOL plustaras (27a de majo)
15M-Movado. Madrido asembleas (29a de majo)
Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
Ekstaro la 12-an de Majo 2012
HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !PROPUESTAS EN ESPERANTO (PROPONOJ EN ESPERANTO)
Atentigo : Ŝajnas ke tiu ĉi traduko esperanten farita la 21an de majo estas farita el teksto nedefinitiva, atende ke la asembleo akceptos pli fajlitan definitivan tekston.
Rezulte de la interkonsento atingita kadre de la Asembleo okazinta la 20an de Majo 2011 ĉe ACAMPADA SOL [kampadejo starigita ĉe Puerta del Sol, t.e. Sunporda Placo], kaj rezulte de kolektado kaj sintezo de la miloj da proponoj ricevitaj laŭlonge de la lastaj tagoj, ni ellaboris la unuan liston de proponoj.
Substrekindas, ke la Asembleon ni rigardas procezo aperta kaj kunlabor-instiga. Oni neniel konsideru la jenan liston fermita.
1. Oni ŝanĝu la Balot-Leĝon tiel, ke la kandidat-listoj estu apertaj kadre de ununura balot-distrikto. La nombro da parlamentaj seĝoj atingitaj proporciu kun tiu da apogoj ricevitaj.
2. Oni priatentu la rajtojn bazajn kaj fundamentajn entenatajn en la hispana Konstitucio, kiaj estas :
Rajto je digna loĝejo, por kio oni reformu la Hipotekan Leĝon tiel, ke nepaganto senŝuldiĝu per fordono de la loĝejo.
San-servo publika, senpaga kaj universala.
Libera cirkulado de homoj kaj plifortigo de instruado publika kaj laika.
3. Oni abolu la leĝojn kaj rimedojn diskriminaciajn kaj maljustajn, kiaj estas la Bolonjo-Programo pri Eŭropa Spaco de Supera Edukado, la Enmigro-Leĝo kaj la t.n. Sinde-Leĝo [pri ret-deŝutado kaj kopi-rajtoj].
4. Oni reformu la fiskan leĝon favore al la homoj kun plej malaltaj enspezoj kaj la impostojn pro havaĵoj kaj heredaĵoj. Oni enkonduku la Tobin-imposton, kiu impostas la internaciajn ĝirojn. Oni forigu fiskajn paradizojn.
5. Oni reformu la laborkondiĉojn de la politikista klaso tiel, ke ties dumvivaj salajroj estu abolitaj. Politikaj programoj kaj promesoj havu devo-ligan karakteron.
6. Ni kontraŭstaras kaj kondamnas korupton. Oni balot-leĝe devigu la politikajn partiojn prezenti listojn purajn, nome senajn je imputitoj aŭ kondamnitoj pro korupto.
7. Oni apliku al la bankoj kaj al la financaj merkatoj diversajn rimedojn laŭajn al la artikolo 128 de la Konstitucio, kiu determinas, ke “ajna ĉi-landa riĉaĵo, en kiu ajn formo ĝi troviĝas kaj kiu ajn proprietas ĝin, subordiĝas al la ĝenerala intereso”. Oni reduktu la potencon de IMF [Internacia Mon-Fonduso] kaj de ECB [Eŭropa Centra Banko]. Oni tuj naciigu ĉiujn bankojn savitajn de la ŝtato kaj pli rigoru pri financaj entreprenoj kaj operacioj por eviti ajnan eksceson.
8. Oni vere disigu la eklezion disde la ŝtato, kiel indikas la artikolo 16 de la Konstitucio.
9. Ni volas partopren-invitan rektan demokration, en kies kadro la civitanaro aktive partoprenu. La popolo povu aliri la amaskomunikilojn, kiuj estu ver-diraj kaj etikaj.
10. Oni vere reguligu la laborkondiĉojn, kaj la ŝtat-instancoj kontrolu ties efektivan aplikadon.
11. Oni fermu ĉiujn atom-energiajn centralojn kaj stimulu la uzadon de energioj renovigeblaj kaj senpagaj.
12. Oni reakiru la privatigitajn publikajn entreprenojn.
13. Oni efektive disigu la povojn ekzekutivan, leĝo-donan kaj justican.
14. Oni reduktu la milit-elspezojn, tuj fermu la armilfabrikojn kaj pliintensigu la kontrolon super la ŝtataj sekur-fortoj. Nia movado, ĉar pacisma, kontraŭstaras la militon.
15. Oni reakiru nian historian memoron kaj la principojn, sur kiuj fondiĝis la lukto por la demokratio en nia lando.
16. Tute klaru la kontoj kaj financado de la politikaj partioj kiel rimedo por kontraŭbatali la politikan korupton."
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.