|
serĉado :
|
Tiu teksto estas la kvara cˆapitro de la unua parto de "Pri senpageco", libro skribita de Jean-Louis Sagot-Duvauroux.
La unua parto (2006) estas ia antau˘parolo por la reeldono de "Por senpageco" (1995), kiu konsistigas la duan parton.
Notinda estas ke tia libro estas acˆetebla libroforme, kaj senpage disdonita en la reto ( http://www.lyber-eclat.net/ ).
**********************
Krizo de homa tempo
En la Manuskriptoj de 1857-1858 tiel nomataj “Grundrisse”, oni legas sub la plumo de Karlo Markso tiun fascinan teorion : “Ju pli disvolvigˆas la granda industrio, des malpli la kreo de realo ricˆo dependas de la labortempo kaj de la laborkvanto uzita, ol de la potenco de la agentoj movitaj dum la labortempo”. Meze de la 19-a jarcento, la industriakapitalo ankorau˘ tute ne estis gˆeneraliginta la kapitalistan ekspluaton de la homa aktiveco per la varigo de la tempo. Kaj jam Markso vidis ekaperintan novan krizon. La disvolvigˆo de la mehˆanikigo kaj de la produktiveco permesas imagi butonpreman produktadon, en kiu la masˆino plenumas la cˆefan parton de la taskoj. La homa labortempo necesa por produktado igˆas pli kaj pli malgranda. Tio ne signifas tamen, ke la homo estas destinata por neniofarado : “Tiu potenco”, indikas Markso, “havas neniun rilaton kun la labortempo tuje uzita, por produkti gˆin, sed ja pli dependas de la gˆenerala scienca kaj teknika grado. La homo /.../ kondutas kiel kontrolisto kaj regulisto de la produktada procezo mem.” La entuta nivelo de civilizacio disvolvita de la homaro igˆas la cˆefa faktoro de produktado de au˘toj, kaseroloj kaj puloveroj. Alidire, la homoj povas dedicˆi sin preskau˘ ekskluzive al civilizacia disvolvigˆo, lau˘ gˆiaj flankoj de scikapablo kaj de simbolo, kaj lasi la masˆinojn zorgi pri gˆia transformo en materiajn ricˆojn. “En tiu mutacio, nek la tuja laboro farita de la homo mem, nek gˆia labortempo aperas kiel la granda fundamenta kolono de la produktado kaj de la ricˆo, sed la alproprigo de gˆia produktiva forto gˆenerala, gˆia kompreno kaj gˆia superregado de la naturo.” La homo ne plu estas mehˆanismero de la produktado. Gˆi ne plu estas momenta anstatau˘anto de la masˆino. Gˆia funkcio tute ne plu estas mehˆanika. Gˆi konsistas de nun el kultivo de gˆia kreivo, produktado de gˆia homeco, gˆia historio, gˆia kulturo, kaj de cˆio, kio diferencigas gˆin grade de besto au˘ de masˆino. Gˆi konceptas, direktas, kontrolas la mehˆanikon : la malo de la cˆenstablo, kiu voras la Charlot-on en la “Modernaj tempoj”. La utilo de la homa individuo en la produktada procezo de au˘toj, kaseroloj kaj puloveroj estas finfine tute lokita en la kapablo, kiun gˆi akiris de aliaj kompreni la naturon kaj inteligente agi sur gˆin. Gˆia agado povas de nun dedicˆi sin al kultivado de tio ! “Ekde kiam la laboro en sia tuja formo cˆesis esti la granda fonto de la ricˆo, la labortempo necese cˆesis esti gˆia mezuro, kaj sekve, la intersˆangˆvaloro esti la mezuro de la uzvaloro”. Logika, sed kapturna. Hodiau˘ au˘toj, kaseroloj kaj puloveroj intersˆangˆigˆas pli malpli sur la bazo de la labortempo, kiun oni bezonis en la merkato por produkti ilin, kaj tio mezuras ilian intersˆangˆvaloron. Senlabore produktitaj, ili plu havas nek “intersˆangˆvaloron”, nek prezon. Ili havas nur sian utilon antau˘ nia kapablo gˆui ilin. Senpage. “La trolaboro de la amaso cˆesis esti la kondicˆo de la disvolvigˆo de la gˆenerala ricˆo, same kiel la nelaboro de iuj cˆesis esti la kondicˆo de la disvolvigˆo de la universalaj povoj de la homa cerbo. Tio signifas la disfalon de la produktado bazita sur la intersˆangˆvaloro.” Ni ja konis unuflanke la aristokraton au˘ la burgˆon, kiu havas tempon dedicˆi sin al gˆojoj, aliflanke amasojn stultigitajn per senkvalitaj laborajˆoj, por kiuj suficˆas minimuma intelekta lernakiro. Kaj finigˆis tio. Sekve, la tuta komerca sistemo disfalas, kaj ekigˆas nova vivo : “Estas la libera disvolvigˆo de la individuecoj /.../, al kiu respondas la formado artista, scienca, ktp. de la individuoj dank’al liberigita tempo kaj al rimedoj kreitaj por cˆiuj el ili”. Do jen kion Markso havis en la kapo, kiam li paroladis pri komunismo : imagi cˆiujn el ni dedicˆitaj al arto, scienco kaj gˆuado de la vivo...
Sklava laboro estas senkosta.
La teksto de Markso havas la markon de iu tempo, kiam la industrio okupis la tutan vidkampon. La novaj kapabloj malfermitaj hodiau˘ per la komputiko kaj la amaskomunikiloj estas ne imageblaj. La demonstro prisilentas la multegajn tedajˆojn necesaj por la socia vivo, kie la produktivaj profitoj restos margˆenaj. Ni ne priktraktu tiun racian utopion pli ol necesas. Ni tamen agnosku ke gˆi kaptis en kelkaj frazoj la historian kolizion, kiu renversas la rilaton de la homoj al ilia tempo kaj ilia agado. Longtempe, deviga laboro kaj libera agado disdonigˆas ne ene de cˆiu vivo, sed are, lau˘ la socia klaso al kiu oni apartenas. Estas klasoj destinitaj por direkti la civilizacion : organizado de la potencoj, disvolvo de la konoj, lukso de la plezuroj kaj de la arto, milita kapturno, encenso de la ritoj. Per la forto de la armiloj kaj la potenco de la tradicioj, kiuj firmigas la dispartigon inter venkinto kaj venkito, la regantaj klasoj liberigas sian tempon el la devigo, por dedicˆi sin al gˆenerala disvolvo de la civilizacio, kies kondicˆo estas ilia ne-laboro. La malvenkintaj popoloj estas kondamnitaj al cˆiama trolaboro. La ricˆa civitano el la sklaviganta urbo au˘ la feu˘da sinjoro liberigas tiel sian tempon el la laboro, kaj sin rajtigas dedicˆi gˆin al la libera disvolvigˆo de la individuoj, pri kiu ili proklamas prave la superan dignecon. Tiu dispartigo en tutaj vivoj de la libera tempo kaj de la deviga tempo disdonigˆas sur bazoj preskau˘ rasaj inter la venkintaj kaj la venkitaj idaroj. La laboro estas la entuta devigo de la subuloj. En la sociaj rilatoj sklavigaj au˘ feu˘daj, la labora tempo ne estas varo, kiun oni acˆetas. Gˆi estas rabajˆo, kiun oni disponas. Senpage.
Kun la kapitalismo, la ekspluato de la laboro ne plenumigˆas per la kapto de la laboristo kaj lia persona submeto, sed per komerca cedo de tio, kion Markso nomis la loborforto. Kiel viva kaj pensanta estajˆo, mi disponas agadkapablon, kiun mi povas uzi memrege, sed ankau˘ vendi al iu, kiu trovas profiton regi gˆin. Kiam la estro acˆetas al mi tiun kapablon kontrau˘ salajro, temas pri varo ankorau˘ virtuala, kaj kiu enskribigˆos en la realo laborforme. Cˆiu komerca ricˆajˆo devenas de laboro. Cˆiu laboro realigˆas en tempo. La labortempo igˆas tiel la mezuro de cˆiu komerca ricˆajˆo. En la epoko de la varo-tempo, la limo, kie estigˆas la emancipo, sˆangˆas lokon. Gˆi ne plu starigˆas sur la persona distingo inter mastro kaj sklavo au˘ servutulo, sed disigas la senpagan tempon, kies regadon ni konservas disde la vendita tempo, lokita per la vendago je la dispono de sia acˆetinto. Por regi kaj doni gˆian tutan produktivan forton al la tempo, kiun gˆi regas kontrau˘ salajro, kapitalismo stimulas liberon vendi kaj acˆeti, kaj ankau˘ rajtan egalecon, kiu igas nin cˆiujn eblaj kontraktantoj. Oni rapide spertas, ke la komerco de la tempo estas artifika, ke la tenanto de la produktadrimedoj regas la proleton, kies nura proprajˆo estas agadkapablo realigebla en labortempo. Sed ilia abstrakta kaj necesa egaleco, la komuna libero vendi kaj acˆeti, renversas tamen cˆiujn liniojn. Nur transirante la limon, kiu disigas senpagan tempon disde vendita tempo, la amaso eskapas trolaboron, kaj atingas la liberan agadon, fine dedicˆante sian energion al libera disvolvigˆo de la individuecoj.
Feminismo kaj salajreco.
La ekzemplo de la virina emancipo bildigas bone la kolizion elvokitan en la teksto “ Grundrisse”, samkiel la sinsekvajn kaj kontrau˘dirajn rolojn, kiujn la senpageco havas en gˆi. Gˆis nun la patriarka potenco funkciis en la antau˘kapitalisma maniero de entuta kaj persona submeto. La kapitalismo montris, ke gˆi volonte kontentigˆas tre trankvile per la hejma submeto de la virinoj, samkiel gˆi sciis uzi siaprofite la sklavigon de la afrikanoj. Tiuj eksterkapitalismaj tipoj de subpremo enskribigˆis senpene en la gˆenerala sistemo de la produktado kaj potencoj. Ili ne estas eroj de la Mezepoko mislokitaj en novaj tempoj, sed ja konsistigas flankon de la okcidenta moderneco. La atlantika komerco estas inventajˆo de la okcidenta moderneco, kaj gˆi por longa tempo formis gˆian figuron. En la okcidentaj kapitalismaj socioj, la patriarka subpremo prenas tute novajn formojn, ekzemple la burgˆa pudorafekto, au˘ la liberala pornografio, kiuj disdonas la kartojn de la potenco moderneske. Tamen kapitalismo estas tre fleksebla rabobesto. Kaj gˆi ankorau˘ refalas sur siajn piedojn, kiam la ribelo aldonigˆas al la liberala strecˆo por kontesti tiujn personajn subpremojn. Liberigi la virinojn el patriarka subpremo estas malfermi la komercon de la homa tempo, kaj tiel novan kampon por la valorigo de la kapitalo. Ni notu, ke tiu liberala liberigo de la tempo, tiu komerca liberigo de la agado plenumigˆas unue kontrau˘ la senpageco. Cˆar, dum ili estis ankorau˘ asignitaj, kvazau˘ nature, al mastrumaj servutoj, la virinoj ne estis pagitaj por tio. Ne pli ol sklavoj. Ili plenumis tiujn taskojn senpage. Kaj tiu tempo senpage disponigita al patriarka familio estas la formo mem de ilia submeto. Tial oni vidas la in-emancipan movadon forte kontestanta tiun senpagecon, kaj prave postuli salajratan laboron kiel liberigon. Unua momento en la tempa skuo.
Nu, emancipigˆantaj el patriarka subpremo, la virinoj farigˆas liberaj vendi siaprofite tempon, kiun de nun ili disponas memrege. Tiu liberigˆo ne estas formala. Gˆi estas ja realajˆo. Gˆi evidentigˆas per disponebla enspezo, per iroj kaj revenoj en la publika spaco, tute novaj oportunajˆoj por sociigˆo. Ne kalkulante la simbolan valorigon, kiu ligigˆas al la laborajˆoj tiam destinitaj al maskloj. Sed ili eskapas la senpagecon de la geedza servuto per la disponigo de sia tempo al nova mastro. La virinoj liberigˆas el persona kaj entuta submeto, sed per la alproprigo tagon-post-tago de ilia tempo sur la labormerkato. Tiam ili malkovras, kun la viroj, la novan limon de la emancipo, kiun desegnas la ebla senpageco de tempo liberigita el gˆia kapitalisma surmerkatigo, nova senpageco, memrega, ricˆa je cˆiuj homaj kapabloj. Tie ni estas, meze de cˆi tiu krizo.
Virtualigo de la homa tempo.
Tempo vendita. Tempo devigita. Sed ankau˘ tempo malplenigita. Tio, kion acˆetas la kapitalo en labormerkato nun mondigita, ne estas unue laboro, estas tiu magia varo, kiu ebligas la profiton : nia laborforto, nia agadkapablo. Acˆetinte tiun, la kapitalo havas evidentan profiton uzi kiel eble plej bone tiun kapablon, kiun gˆi igis sia. Unue kvante. Planedskale, cˆiam pli da homoj disponebligitaj por la varbado en salajreco. Lau˘ la skalo de cˆiu ekzisto, cˆiam pli da tempo disponebligita por la salajrata laboro. Tiu nesatigebleco havas kiel nuran kuracilon la organizitan reziston de la laboristoj, kiuj trudas legˆojn kaj konvenciojn limigantajn la labortempon : agˆo de la deviga lernotempo, agˆo de la emeritigˆo, semajna labortempo, ferioj, pagita libertempo. Sed tio estas inversigebla, kaj de la metilernado je dek-kvar jara gˆis la Pentekosta lundo [1], neniu parto de la liberigita tempo plu estas sekura kontrau˘ la malsatego de merkato, kiu returnis la fortorilaton siaprofite. Ni rigardu ankau˘ tion, kio okazas cˆe la kvalita flanko. La revo de la kapitalo estas acˆeti al la salajrulo puran agadkapablon, por povi eklaborigi gˆin lau˘placˆe kun maksimumo da flekseblo, puran virtualecon. Cˆiam estos neeble sukcesi tion, tial ke la laboristino au˘ la laboristo estas personoj kun kvalitoj, historioj, temperamentoj, kompetentecoj kaj limoj, kiuj estas propraj. Kaj ankau˘ tial, ke la teknikaj kondicˆoj de la produktadprocezo necesigos ankorau˘ longtempe apartajn kompetentecojn. Ecˆ komercigita en la virtuala formo de simpla agadkapablo, nia tempo restas forte individuigita. Kaj oni ne povas tutplene aliproprigi gˆin. La amikeco, kiu naskigˆas en oficejo au˘ laborejo superas la laborkontrakton. La gˆojo fari kaj senti sin utila transpasas ankau˘ la venditan agadon. La cˆirkau˘barita kampo difinita de la laborkontrakto permesas foje, ke oni disvolvas sian personecon. La estra povo ne estas malfavora, lau˘principe. Oficejaj amikecoj, kial ne, tiom longe kiom ili ne malhelpas la dungitaran flekseblecon. Gˆi ecˆ scipovas regi tiujn malflekseblecojn kaj turni ilin siafavoren. Sed la revo de la kapitalo, gˆia dekomenca strebo restas trovi en la merkato malplenan, moveblan, flekseblan ujo-tempon, por plenigi tiun cˆi nur lau˘ siaj kriterioj. Onta salajrulo deklaras : “Mia patrino malsanas. Sˆi ne plu vivos longe, kaj mi ne povas malproksimigˆi de la vilagˆo.” Lau˘ la kapitala vidpunkto, lia tempo tro plena, tro peza, elkonkursigas lin, kompare al orfo sen ligo au˘ malsatuloj preta je cˆio. Malplenigi la tempon. Akcepti ke oni malplenigas sian tempon. Multaj arangˆoj celas plenumi la drenadon : fleksebleco, malstabileco, movebleco, laborkontraktoj sen garantio pri dau˘ro, superkvalifiko, subkvalifiko, planeda tutmondigˆo de la labormerkato, la kadrula streso, spirito de la entrepreno, ktp.
Pezajˆoj, malrapidajˆoj kaj apartajˆoj.
Al la multegaj arangˆoj destinitaj por rompi la pezajˆojn, la malrapidajˆojn kaj la apartajˆojn, kiuj estas la substanco mem de libera disvolvigˆo de la individuecoj, aldonigˆas de nun trudvarbo de subjektecoj, kiu similas ja multflanke cerbolavadon. Oni devas preni sur si subjekte la celojn de la entrepreno. Ne gˆiajn kvalitajn celojn de uzado : konstrui belan domegon, kie homoj fartos bone. Gˆiajn kvantajn celojn de produktiveco, al kiuj cˆio estas submetita. Kaj por la kalcitremuloj, la karierblokado au˘ la pordo. La produktiveca kriterio ne estas nova. Sed estas nove fari el gˆi la moralan regulon de salajrulo. Estas ankau˘ same nove, ke nekapitalismaj entreprenoj -administracioj, mutualaj societoj, kolektivoj- konformigˆas tiel strecˆe kaj sen neceso al tiuj funkciadoj.
Iutage esploristo salajrata de la farmacia grupo Sanofi-Aventi konfesis tion al mi : “Antau˘ dudek jaroj”, li klarigis, “kiam mi volis esti dungita, mia metio, kiun mi sˆategis, esti trovi kuracilojn por sanigi homojn. Hodiau˘, mia misio estas simple prilabori produktojn kapablajn estigi inter 20 kaj 30 procentojn da profito”. Lia profesio, lia gusto fari, lia socia utileco, liaj etikaj motivoj, trovigˆis malplenigitaj je sia substanco, brutale, eksplicite konformigita kun celo, en kiu nek li, nek la socio havas rektan profiton, kaj li estis malgˆoja pro tio. La farmacia kaptitalismo de pacˆjo konsentis, ke ianivele en la hierarkio, gˆiaj dungitoj povas konstrui al si memregajn motivojn, kaj gˆi akordigˆis kun tio. Hodiau˘a financigita kapitalismo sentas sin suficˆe forta por memorigi al cˆiuj, ke gˆi acˆetis de ili nek ilian socian utilon, nek iliajn etikajn motivojn, sed agadkapablon, virtualan varon por konkretigi kiel eble plej bone la akciulajn profitojn. Kaj necesas por tio rompi la atavisman emon de la salajrulo al reinvestado de sia tempo kaj agado per konkretaj kaj apartaj enhavoj. Necesas konduki lin al tiu “neeltenebla facilanimeco de la estajˆo” ( [2]), kiu ebligas alproksimigˆi al kapitalisma revo, homa tempo malplenigita je sia tuta valoro.
La lasta jardeko estas markita de signifoplenaj antau˘eniroj de la kapitalo en la kvanta kaj kvalita submeto de la homa tempo. Tiuj sukcesoj estas, malgrau˘ cˆio, limigitaj de aliigˆoj en la naturo mem de la dispartigo de la senpaga kaj de la vendita tempo. Longtempe, la nevendita parto de nia tempo apenau˘ ebligis certigi riparon de niaj fortoj. Gˆi estis kvazau˘ lokita en la orbito de la labortempo, satelitigita cˆirkau˘ gˆin, metita je gˆia servo, invadita de gˆia imago kaj gˆiaj valoroj. La salajrulaj bataloj, la medicinaj progresoj kaj la plilongigˆo de la viva tempo renversis gˆin en alian universon, “tiom tempo de distrigˆo, kiom tempo destinita por supera aktiveco”, reprenante esprimon de Markso en la sama teksto “Grundrisse”. Tamen, la liberigo de la homa tempo ne agas sur inertan materion. Kiam la ekzisto lasis sin malplenigi, kaj gˆi alkutimigˆis al tio, la praktiko de libero igˆas defio. La kapitalismo kalkulas kun tio, kun tiu ebla malplenigo de la libera tempo, por remeti tiun cˆi en orbiton cˆirkau˘ gˆi, kaj malgrandigi tiel ties memregon. Cele al sukcesi en tio, gˆi uzas du tentojn. Al emerito, kiu enuas, gˆi memorigas ke, dum li estis dungita sub gˆiaj ordonoj, li ne havis tempon demandi sin pri tempo kiu pasas. Al deprimema hejmomastrino, gˆi proponas kapturnon de reklamaj ekranoj, normajn distrajˆojn kaj superbazarojn. Pusˆi sakcˆareton au˘ plenigi acˆetcˆareton. Senfine. Sencele. La tempo malposedigita. La gvidsignoj kiuj permesis, ke ni donis valoron al niaj tagoj, forsvenis. Tiam ni petegas de la potenco, ke gˆi plenigu ilin. Gˆi faras tion lau˘placˆe kaj siaprofite. Gˆi aldonas nin al sia mekaniko.
Poezio ne estas varo.
Mortigaj strecˆoj en la komuna spaco, revolucio de la libera intersˆangˆo dank’al interreta disvolvigˆo, sˆanceligˆo de nia rilato al tempo sur la limoj, kiuj apartigas la komercon disde la nevendebla... La lasta jardeko konis abruptajn merkatajn antau˘enirojn enkadrigitajn de plialtigˆo de kontrolo kaj de subpremo. Sed gˆi ankau˘ vidis perspektivojn tute novajn malfermigˆi al la senpageco. Ne nur perspektivoj. Jam eksperimentado. Ne nur malfermo de revo. Sed novaj eklaborajˆoj. Ni prilaboru ekzemplon, nur unu, de tiu eklaborita utopio. Eble la elektita ekzemplo aspektos tre periferia al iuj legantoj. Sed estos, sˆajnas al mi, pro unu el tiaj optikaj efektoj, kiun estigas la potenca gravito de la merkato, kaj kiu tordas la lumon de senpageco, samkiel la nigraj truoj kasˆitaj en la spaco devojigas stelan radiadon. La ekzemplo estas poezio, au˘ prefere ekonomio de la poezio. Tiu altvalora parto de la homa agado estas eliranta la merkaton. De A gˆis Z. De la laboro kaj tempo bezonataj por skribi gˆis la renkontigˆoj, dum kiuj tekstoj disdonigˆas. En poezio, en ekonomio de la poezio, cˆiuj krizoj, kies nodon priskribis tiu cˆi teksto, trovas eliron.
Krizo de homa tempo. Poezio ne enspezigas monon, ne suficˆe da mono por esti konkurenca agado en la merkato de la tempo. Rilate al la nura kriterio, kiu estas la pliatigo de la profitokvanto, gˆi ne interesas. Sed tamen gˆi ne mortas. Gˆi vivas. Gˆi intense vivas. Gˆi fruktodonas en tempo, kiun oni lasas al gˆi, la senpaga tempo, kaj lau˘ agadformo, kiu tau˘gas al gˆi, la libera agado. Tiuj, kiuj praktikas poeziarton vendas parton el sia tempo, la kompatinduloj. Tio necesas. Cetere. Por ke ili povu bazarumi. Sed Poezio ! Rigardu ilin, tiujn potencajn forgˆistojn. Ili forpusˆas, per sia tuta forto, la blenditajn septojn de la vendita tempo, kaj la spacon, kiun ili liberigas dank’al tiu forpusˆo, ili magnetizas. Ne dirantaj, kaj eble ne sciantaj tion, ili rekunigˆas, siamaniere, kun la granda civiliziga movado engagˆita de la laborista klaso por malpliigo de la vendita labortempo kaj “abolo de la salajreco”, kiel oni tiam diris ecˆ ankau˘ en la statutoj de la CGT ( [3]). La senpaga tempo de la poeto ne estas malplena. Poezio invadas kaj ensorcˆas gˆin. La sindikatisto kaj la poeto havas aferojn, pri kiuj interparoli.
Krizo de intersˆangˆo. La poezio de la senpaga tempo intersˆangˆigˆas. Poezio estas okazo de renkontigˆo kaj de disdonado. Gˆi ne intersˆangˆigˆas kiel varo, cˆar oni ecˆ ne scias, cˆu ni kapablos apreci gˆin. Tial ke poemo enskribigˆas cˆiam en la hazarda aparteco de la renkontigˆo. Gˆi povas fartigi bone, kiel botelo da kokakolao en mezo de varma tago ankau˘ povas fartigi bone. Sed, male al la kokakolaa botelo, la kontentigˆo, kiun oni atendas de poemo restas mistero, kiun mono neniam mezuros. Oni cˆiam havos tro au˘ maltro por sia mono. Poezio ne estas varo. La poetoj kaj la amikoj de la poezio transdonas la tekstojn dum kunvenoj au˘ per interreto. Ili priparolas tiujn inter si. Ili parkerigas ilin. Ili ecˆ eldonas kaj ankau˘ acˆetas librojn, sed la eldonistoj de poezio estas ofte metiistoj, laboristoj de metiista varo klare dependa de gˆia uzado. Honesta varo konsentanta lasi sin esti transigita de sia bela uzado.
Krizo de komuna spaco. Liberigita el la duobla premo de la potenco kaj de la merkato, poezio multobligˆas kaj disvastigˆas. Gˆia historio longtempe elmontrigˆis kiel grada vehiklo, kiel kurado al podio : literaturaj premioj kaj kalibritaj cˆapitroj en lernejaj programoj. Nun estas tro da gˆi. Statistike. Tro da homoj scipovantaj legi kaj skribi. Tro da homoj emantaj promenadi en neesploritaj vojoj de la lingvo. Tro mallargˆas la podioj. Oni obstinas paroli pri nuntempa literaturo au˘ historio de arto. Oni faras tion kun la senkulpeco kredi tiujn mensogajn vortojn, en kiuj neeblas enigi, krom perforte, la literaturajn kaj artajn idarojn eksterajn al la centro de la okcidenta imperio. Kaj kiam tiu cˆi traktado ne suficˆas, neblankulaj artoj estas retroklasitaj en praajn artojn au˘ en "mondan muzikon" ( [4]). Oni estas konstruanta muzeon por tio, kajo Branly ( [5]). Sed kun la poezio en reto, la imperia genealogio ekstumblas. La teksto de Donzo-cˆasisto produktita vocˆe dum entombiga ceremonio trapasigas sian navedon inter la aliaj fadenoj de la teksajˆo, kaj tio finaspektas bona. En la reto de interplektitaj poezioj, kiujn preterlasas la merkato, la komuna spaco estigˆas kaj sentigˆas.
Krizo de lingvo. La privatigantoj de la lingvo preterlasis la forgˆejon, kie poemaj vortoj estas prilaboritaj. Nenio elprenebla el tio. Senvalora. Libera kampo por la vero.
Cˆu ne serioza la poezio ? Fakte oni povas diri tion, pro tio ke la regulo de seriozeco, la normo lau˘ kiu cˆio sˆajnas taksenda, estas la mono. Sed tiam necesas diri la samon pri amikeco, asocia vivo, amo, nacia instruado, promenado rande de maro au˘ en komunuma arbaro, konversacio, socia asekureco, politika kunveno, pregˆo, publika prilumado, suna lumo, urba biblioteko, prizorgo de la infanoj, uzo de la vocˆdonrajto, cˆiuj varoj produktitaj de la libera agado, la grandaj gˆojoj kaj la veraj melankolioj, kiuj cˆiam dissolvigˆas je la perspektivo esti vendotaj... Cˆi-teme, se mi memorigas al ni, ke senpageco ne estas cˆe la periferio de nia ekzisto, sed ke gˆi estas gˆia akso, ke la plej grava en nia vivo ne estas tio, kion ni acˆetas, sed tio, kio estas senpreza, se mi konkludas el tio, ke estas bone doni pli da spaco al tiu aksa senpageco, kaj flankenmeti tion, kio estas vendebla, cˆu estas stultajˆo au˘ cˆu indas, ke oni zorge funde esploru la demandon ?
[1] – En Francio, estis decidita en 2004 fari el la pentekosta lundo nepagitan labortagon, solidarece al la maljunuloj.
[2] – "Nesnesitelná lehkost bytí" (en la cˆehˆa) : romano de Milan Kundera, skribita en 1982. Philip Kaufman faris filmon el gˆi en 1988.
[3] – franca sindikato (Confédération Générale du Travail) (Gˆenerala Kunfederacio de la Laboro)
[4] – t.n. "World music"
[5] – "Muzeo de la artoj kaj Afrikaj civilizacioj", inau˘gurita la 20a de junio 2006.
Franz Kafka (Franco Kafko)
Heinrich Böll kaj Bertolt Brecht
Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
Unua de majo
PERSA RAKONTO
Ora et labora !
Mi renkontis la morton...
Infera biblioteko
Nia bezono de konsolo estas ne satigebla
Taglibro de Eva
La homa destino...
La anarĥiismo kaj mi
Proverboj el la Infero
Pensoj ĉe tombo