sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










TAHIRA Masako

Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio


"Mi laboris en la funebra kompanio antaŭ 28 jaroj. Mi ne scias ĉu nun iom pliboniĝis la laborista situacio aŭ ne. Eble diferencas la laborkondiĉo inter grandaj kompanioj kaj malgrandaj. Mi laboris en malgranda. Bedaŭrinde momente al mi tute mankas tempo esplori la nunan situacion de la laboristoj.

Mi ne kontraŭas aperigon de mia raporteto en la nova rubriko "la vivo de laboristoj", sed oni devas aldoni ke temas pri la jaroj 1975-1976 en malgranda kompanio."

Karaj,

ĉu mi iom rakontu pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio, kie mi iam laboris kiel oficisto antaŭ multaj jaroj en Japanio ? Ili tre malfacile ferias, ĉar homoj ĉiam mortas kaj necesas helpo de profesiuloj en funebra ceremonio.

La kompanio funkcias dum 24 horoj, ĉar mendoj venas eĉ nokte. Tranoktaj laboristoj sen oficistoj mem negocas ĉion kun kliento. Se ili sukcesas vendi multekostan ceremonion, al ilia baza salajro aldoniĝas kromaj elcentoj.

Malgraŭ somera varmegeco, malgraŭ vintra malvarmegeco, ili ĉiam devas esti en nigra formala kostumo kun nigra kravato, ŝajnigante sin seriozaj kaj kondolencemaj antaŭ klientoj. Post tre streĉa laboro en funebro ili revenas al la kompanio kaj kvazaŭ eksplodas babilaĉi por malstreĉi sin.

Fakte sen ilia gvido ne bone irus funebra ceremonio, ĉar klientoj nur ploras por mortinto kaj ne scias kion fari.

La kompanio kontaktas kun multe da kunlaborantoj : ĉerkisto, sekglaciisto, floristo, fotisto, skribisto, taksiisto, presisto, donacvendisto, religia sanktulo, kremaciisto, se necese tombisto ktp por ke nenio manku. Ankaŭ por ateisto pretas senreligieca ceremonio.

Ĉu la salajro de la laboristoj kontentigas ilin kontraŭ tiom da servo preskaŭ senferia, ofte tranokta ? Ne ! Ili ne havas sindikaton kaj ne rajtas striki.

Sama rubriko :


puce Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio

puce Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj

puce MAKEDONIO

puce La laboro de la pli aĝaj salajruloj

puce Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj

puce Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.

puce Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj

puce Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo

puce  Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj

puce Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !

puce Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (1/2)

puce Skizo pri la laborista kaj socia movadoj en Portugalio (2/2)

puce El Rumanujo. (1913)

puce El Usono (1913)

::: Ĉiuj :::



Supren