|
serĉado :
|
K-do Petro Levi jam artikolis en S-ulo kontraŭ Eŭropa Konstitucia Traktato. Mi deziras trankvile kaj koncize klarigi kial mi voĉdonis en mia partio "jes" kaj verŝajne voĉdonos "jes" en la referendumo en Francio. Mi aparte fieras ke mia partio lasis al ni la decidrajton. 83% el la socialistoj voĉdonis kaj 59 % voĉdonis por. Ekzistis tre altnivela debato kaj mi bedaŭras konstati ke nur en tiu partio okazis tiu demokratia debato ĝis nun ! Mi konstatas ankaŭ ke granda plimulto el la eŭropaj sindikatoj alvokas jesi.
Ni forbalau unue argumenton, kiun mi aŭdis el kelkaj miaj amikoj, kiuj riproĉis al mi voĉdoni kiel nia registara dekstrularo. Al tiuj mi rebatis ke mi preferas tion ol miksi mian voĉon al tiu de faŝisto Le Pen kaj naciisto De Villiers. Ni voĉdonu laŭ nia konscio kaj kompreno. Mi devas ankaŭ konfesi ke mia "jes" iĝis multe pli fortika pro argumentoj de la "ne"-subtenantoj.
Mi konstatas unue, ke la artikolo 60-a de la konstitucia traktato indikas tre simplan vojon por eliri el Eŭropa Unio. Necesas nur arigi plimulton en la koncernata lando laŭ ĝiaj propraj konstituciaj reguloj !
La ekzistantaj traktatoj kaj tekstoj jam konstruis malfermitan zonon de liberinterŝanĝo. Ili estas entenataj en la parto 3-a de la teksto. Kaj ili restos senŝanĝaj kia ajn estos nia decido. En tiuj tekstoj troviĝas liberalaj politikoj, kiujn ni devos modifi per niaj luktoj, bataloj kaj voĉdoniloj. Se ni voĉdonus "ne", ni restos ĉe la nunaj tekstoj, kiuj plene kontentigas la liberalajn partiojn !
La teksto proponata enhavas verajn grandajn progresojn. Unuafoje sociajn, socialajn, politikajn, kulturajn kaj lingvajn rajtojn agnoskos la fundamentaj tekstoj de Eŭropa Unio.
Unuafoje ankaŭ ni enkondukos veran parlamentan demokration, en kiu la parlamenta plimulto decidos pri regado kaj estonteco de Eŭropa Unio samkiel pri ĝia leĝaro.
Unuafoje ankaŭ ekzistos rajto por 1 miliono da civitanoj submeti proponon al Eŭropa Unio.
Por modifi la nunajn ekzistantajn traktatojn laŭ la nuna proceduro necesas tre longa tempo, interkonsento inter ĉiuj registaroj kaj ĉiu nacia parlamento, Per la konstitucia traktato, tiuj modifoj estos pli rapide kaj pli facile atingeblaj.
La konstruado de Eŭropa Unio ebligis jam pacon en plej granda parto de Eŭropo. Eŭropa Konstitucia Traktato ebligos fortikigi Eŭropon fronte al Usona imperio por alporti pacon kaj socian prosperon al la mondo .
Kompreneble, tiu konstitucia traktato estas kompromiso, sed ĝi estas la plej taŭga kompromiso nun ebla.
el Sennaciulo , marto 2005
Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio
Eŭropo, konstitucio por nenio
Antaŭ la referendumo : konstrui ali-eŭropisman neon
Ĉu tio koncernas nur la eŭropanojn ?
Eŭropa Konstitucio - sklavema aŭ liberiga ?
Kiujn sociajn atingojn, ankoraŭ aperantaj en naciaj konstitucioj, endanĝerigas la projekto pri Eŭropa Konstitucio ?
La eŭropa konstitucio kaj la maldekstro
POR DEMOKRATIA KAJ SOCIALA REFONDADO DE LA EŬROPA UNIO
Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)
La tasko estas armado
Ĉefaj kritikoj al la projekto
La Projekto de Eŭropa Konstitucio referendume : dek kialoj por diri "ne"
La Traktato por Starigi Konstitucion por Eŭropo
Eŭropo