Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 9an de majo 2008 . Ĝis nun estas 650 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi
Dokumentoj

Dans la même rubrique

puce Statuto de Sennacieca Asocio Tutmonda
puce Regularo de la Poresperanta Fako de SAT
puce Praktikaj konsiloj de la Centro
puce SAT-Kotizo 2008
puce Landaj Perantoj
puce LEA-oj (Laboristaj Esperanto-Organizoj)
puce Membriĝi
puce Kontaktoj
puce Regularo pri Elektoj de Funkciuloj
puce Gotenburga Konvencio
puce Interkonsento pri LEA-Komitato de SAT
puce Regularo pri la funkciado de la SAT-Frakcioj
puce Regularo pri Kongresa Gvidado
puce Regularo pri aliĝo al SAT-Kongresoj

Praktikaj konsiloj de la Centro

Al ĉiuj, aparte al niaj landaj perantoj : Por transigi monon al ni, en Parizo, ni konsilas jenajn procedojn :

1. se eblas, per la poŝto, al la poŝta konto de SAT, internacia banka numero IBAN : FR 77 30041 00001 0123422K020 39 2. per bankĉeko tekstita je la nomo de S.A.T. kaj negocebla ĉe la franca aŭ ĉe usona banko ; ne temas do pri ĉeko de vi mem, sed ĉeko farita kaj subskribita de la banko.

Ekzistas alia procedo, t. e. komisii bankon el via urbo instrukcii rekte al pariza banko, ke tiu ĉi tenu monon je nia dispono ; tiu vojo estas nepre evitinda, ĉar la pariza banko postulas makleron tiom leĝecan kiom por ni pezan. Sur tiu tereno ni faris malfeliĉajn spertojn.


Tro ofte oni petas de ni servon, kiu postulus du aŭ tri horojn da klopodado. Parizo estas ja vastega urbo ; malgraŭ la rapideco de la cirkulado per la subtera fervojo, necesas minimume duonhoro por iri al la centro, same tiom por reveni, ne kalkulante la daŭron de la demarŝo mem. Kaj ne konvenus, ke ni "fakturu" la valoron de la tempo pasigita.

Same ni ne estas ekipitaj por mendi franclingvajn librojn ĉe neesperantaj eldonfirmoj, nek katalogojn, nek aliajn artiklojn.

Tamen ni volonte komplezos al la SAT-anoj vizitontaj Parizon por rezervigi ĉambron ĉe hotelo tre proksima de nia oficejo. La ĉambroj estas simplaj, sed puraj kaj taŭge meblitaj.

De nun la hotelo postulas de ni antaŭpagon por unu nokto, kiu estas ŝuldata al ni, eĉ en kazo de nuligo de la mendo.

Vok-formulo de la telefono ĉe la SAT-Oficejo : 33.(1).47.97.87.05. Krome ni nun posedas telekopiilon. La numero estas : 33.(1).47.97.71.90. Alia uzebla telefonnumero avantaĝa por francoj : 08.70.71.01.97 (Freebox). Uzantoj atentu pri la deĵoraj horoj, en kiuj ĉeestas kamarado ĉe la Sidejo : semajntage 9.00 – 16.00-a horo.

Rimarko de la HTML-iganto : Kompreneble vi povas atingi SATon ankaŭ rete sub satesperanto1_ĉe_free.fr.


Pagu akurate vian Jarkotizon !

Membroj, kiuj intencas prezenti propono(j)n al la Kongreso, atentu, ke la P.K. devas teni ilin, principe, ĝis fino de marto, por ke la publikigo okazu en oportuna tempo en la oficiala organo !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip