Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . Ĝis nun estas 678 tekstoj   Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Deklaracio kaj Gvidrezolucio
puce Fotoj de Ekskursoj
puce Fotoj de Laborkunsido
puce Fotoj de rekontiĝoj
puce Fotoj de vespero kaj mateno
puce Miaj impresoj pri la 78a kongreso de SAT en Zagrebo - Tereza Sabatier
puce Porpaca SAT-agado
puce Saluto al La Kongreso de LEA-Italio
puce Saluto de K-do JAKVO SCHRAM, Prezidanto de La P.K. de SAT

Porpaca SAT-agado

Ekzemplo de ge-kdoj Colette kaj Andre Weiss

Ofte oni demandas : Kion faras SAT ? La respondo estas : SAT faras tion kion faras ĝiaj membroj, ĉar SAT estas SAT-anoj. Antaŭ iom pli ol du jaroj, niaj gekamaradoj Colette kaj André Weiss informis nin pri siaj agadoj en la batalo por la detruo de kontraŭpersonaj minoj. Iuj el plej proksimaj minitaj terenoj troviĝas en Bosnio-Hercegovino kaj Kroatio. La celo de ilia laboro estas puŝi la francajn instancojn finance helpi la senminigon sur tiuj teritorioj. Por ke tiu agado estu pli oficiala ili kontaktis la P.K. de SAT kun propono ke ĉio estu farata nome de SAT kaj ke por la skribaj interŝanĝoj oni uzu la oficialan paperon de SAT. La PK kun ĝojo akceptis tiun proponon, ĉar tio estas bela ekzemplo de konkreta politika kaj porpaca agado de SAT-anoj, t.e. de SAT.

Niaj gekamaradoj tuj skribis pri tio al Esperanto-Ligo de Bosnio-Hercegovino kaj al Kroata Esperanto-Ligo, kun propono, ke ili estu surlokaj perantoj inter SAT kaj la landaj centroj por senminigo. Nur tiu lasta pozitive respondis kaj ekde tiam komenciĝis la kunlaboro inter SAT kaj KEL sur tiu tereno. KEL iĝis peranto inter SAT kaj Kroata Centro por Senminigo (HCR) en la kroata urbo Sisak.

Aliflanke, cele al tiu agado, niaj gekamaradoj kontaktis en Francio la francan deputiton, s-ron François Rochebloine (Fransua Roŝblua), kiu kun ili agadas ĉe la Franca Nacia Komisiono por la Elimino de Kontraŭpersonaj Minoj (CNEMA). Ili daŭre klopodas ke la franca ŝtato regule kontribuu finance al la senminigo de Kroatio. Danke al tiuj intervenoj jam de tri jaroj Francio donis po 100.000 Eurojn tiucele.

Evidente, ilia aktiveco ne konsistas nur el tio. Ili aktive kunlaboras kun la deputito François Rochebloine (Fransua Roŝblua) pri franca leĝpropono por plivastigi la kampon de Intervenoj de la Franca Nacia Komisiono por la Elimino de Kontraŭpersonaj Minoj (CNEMA).

La mocio pri tiu porpaca agado de niaj gekamaradoj, do de SAT, aperas ankaŭ en la lastjara kaj ĉijara kongresaj Deklaracioj.

Dum la ĉijara kongreso en Zagrebo la komuna delegacio KEL-SAT vizitis la Kroatan Centron pri Senminigo (HCR) en urbo Sisak, kie post la prezento de la agado de tiu Centro oni vizitis terenon inter la urboj Sisak kaj Petrinja, kie la skipoj de seniminigado daŭre laboras. Pri tiu vizito aperas fotoraportaĵo en la septembra numero de Sennaciulo.

Jen bela, sekvinda, ekzemplo de agado de SAT (-anoj). La lukto por la paco daŭras.

Kreŝimir Barkoviĉ

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip