|
serĉado :
|
Ne kredas mi, ke frat’ al frato
Venenon sendos en leter’,
Ne kredas mi, ke la premato
Perfidos kontraŭ la liber’.
Sen partieca disputado,
Sen nacieca diferenc’
Per kuna longa laborado
Aliros ni al la potenc’.
Ĉar ĝusta estas vojo nia,
Do vivu nuna nia SAT !
Nur pro laboro ĝusta ĝia
Ni venkos, laborulo - frat’ !
5241
El Sennaciulo, 1926