sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Ĥ. M. Ĥrima

Plebejo


La liberon amas plej
la plebej’ [1],
hej !

Sinoferon faras plej
la plebej’,
hej !

Ĉion faras bone plej
la plebej’,
hej !

— Ribelu — diras la plebej’,
el ĉiu dom’, el ĉiu ej’
hom’ venas kun pafilo, hej !

Kaj ili ĉiuj, kolektive
atakas malamikon vive, —
tiele agas la plebej’,
hej !

Por la liberon reakiri,
por do neniam plu martiri,
ni nune batalados plej,
hej !

Forestas el farmej’
knabino de l’ plebej’,
hej !

En kiu rifuĝej’
ŝi estas,
ne scias la plebej’
hej !

Sinoferon faras plej
la plebej’
hej !

Aperis en Poemo de l’ Plugisto, eld SAT (1930).


[1] plebejo= plebano, ano de la pli malaltranga parto el popolo, el socio ks (laŭ PIV)

Sama rubriko :


puce Estas mi esperantisto

puce Inoj fortaj kaj inoj de forto

puce Busa veturo

puce Mevoj

puce Antaŭdiro de la ciganino

puce Menskateno

puce Laboristino

puce Kompatiga kanto en liberaj versoj

puce Memore al Johano-Luko Berĝono

puce PROTESTAJ VOĈOJ

puce Ĵeo : Omaĝe al Claŭde Piron

puce Neobalado

puce Plebejo

puce Por unueco !




Supren