|
serĉado :
|
Ni nun anoncas kun fiero,
ke grandan bombon ni ĵus provis
sukcese en la atmosfero ;
rokebenaĵon ni disblovis.
Ni montris nevenkeblan forton.
Skuiĝis nia tuta ter’ !"
„Disblovis vi malsanon, morton !
Falas sterilo kaj kancer’ !"
„Ni estas nun pli altprestiĝaj."
„Aktiva jod’ cent tridek-unu !
Infanaj glandoj malfeliĉaj !"
„Ni estas grandaj." „Dio punu !"
„Nun plialtiĝas la impostoj."
„La malamik’ nin timos pli."
„Stroncio naŭdek en la ostoj . . . ."
„Kie sur ter’ nin ŝirmu ni ?"
„Blindajn infanojn vi lotumas."
„Neniu povos nin kontraŭi."
„Jam leŭkemio min konsumas."
„Ĉu morgaŭ povos nun morgaŭi ?"
„Ankaŭ cezi’ cent tridek sep.
„Kian infanon nun mi naskos ?"
„Kio okazos al la nep’
Se kromosomoj mem fiaskos ?"
„Ni fortan pozicion ĝuas."
„Ni sentas naŭzon, grandan lacon."
„La homajn genojn mem vi skuas."
„Per bomboj ni certigas pacon !"
„Ni pezos en la konferenco."
„La lakto estos venenita."
„Plej glora estas la potenco."
„Ve al kruelo hipokrita !"
„Kancero, blanka sango, mortoj
aĉegaj, venenad’ aera,
kaj idiotoj kaj abortoj,
kaj misformiĝo enutera,
en mond’ de malbenitaj amoj -
krioj de geamantoj altu -
monstroj, cikatroj, ĝiboj, skvamoj,
sepso, nekrozo : haltu, haltu !"
el Sennaciulo, januaro 1962