|
serĉado :
|
Ekzistas, kiel ĉiu scias, abeloj ; ekzistas burdoj k ekzistas vespoj. Tiuj ĉi tri specoj estas tre parencaj unu al la aliaj, sed tamen ĉiu el ili havas sian propran k specialan vivmanieron. La abelo estas la plej diligenta el la trio. Ĝi eĉ ne permesas al si momenteton da ripozo ; ĝi laboras la tutan tagon k fervore liveras la vakson k la mielon, kiujn poste aliaj estaĵoj forprenos de ĝi.
La vespo cetere ankaŭ konstruas sian neston, sed ĉion ĝi plenumas multe pli senzorge k preferas vivi per rabado. La vespo estas kavaliro ĉiam elegante vestita, korsetita k havas flavajn borderaĵojn kiel leŭtenanto el la antaŭmilita tempo.
Rilate al la burdo : ĝi vere estas la vivo-artisto. Kantante ĝi trazumas la tagon, flugas de floro al floro, kiel ĝin donas la sorto k tute ne havas programon ; ĝi laboras nenion k tamen bonege vivas.
Bone, ĉio ĉi estas konata k mi ne ralrontas novaĵon. Sed nun amerika zoologisto elpensis, esplori la spiritarjn kapablojn de la tri specoj, mezurante k pesante ties cerbojn k komparante ties perceptokapablojn.
La rezulto estas jena : la plej inteligenta el la tri estas la burdo neniam laboranta. Duavicas la vespo. Sed sur la plej malalta ŝtupo de la inteligento vicas la diligenta abelo, ĝi eĉ preskaŭ ne posedas cerbon.
La abelo estas la bovo por diri tion mallonge.
Restas nur esplori, kiel tio estiĝis k kiel ĉio ĉi interdependas. Ĉu la abelo laboradas, ĉar ĝi estas malsaĝa, aŭ ĉu ĝi tiel malsaĝiĝis pro la troa laborado ?
Sed pro dio, karaj, esperemaj, junaj homoj, legante tion evitu fari konjektojn je homoj cirkonstancoj. Por la homo validus la sankta fundamenta Ieĝo, ke li surteriĝis, por labori de mateno ĝis vespero, por zorgi pri siaj infanoj, kiuj siavice same devos zorgi pri siaj infanoj k laboradi de mateno ĝis vespero.
Se nin foje atakus dubemo, se ni foje ekpensus, ke tiu ĉi leĝo fakte estas trompego, tiam ja la tuta socia ordo renversiĝus.
Kaj certe estus tre domaĝe por la tuta socia ordo, se ĝi foje renversiĝus, ĉu ne ?
El "Welt am Sonntag" ("Mondo je Dimanĉo") , München, n-o 83, 17. 8. 30. Esperantigis : Milok Centdek.
aperis en Sennaciulo, la 18an de septembro 1930
Franz Kafka (Franco Kafko)
Heinrich Böll kaj Bertolt Brecht
Kriegas : Kial ? Pro kio tio estas tiel ?
Unua de majo
PERSA RAKONTO
Ora et labora !
Mi renkontis la morton...
Nia bezono de konsolo estas ne satigebla
Taglibro de Eva
La homa destino...
La anarhˆiismo kaj mi
Proverboj el la Infero
Pensoj ĉe tombo
Orienta rakonto