sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Operaco "Elektronika Heliko" por defendi la francan publikan eduksistemon


Por la defendo de la publika eduksistemo, la francaj civitanoj preparas gravan kaj originalan agadon por protesti kontraŭ la registaro. Temas pri la unua naciskala « operaco elektronika heliko ».

Kutime, « helika operaco » estas agadmetodo, kiu konsistas el protestocela bremsado aŭ blokado de la vojtrafiko. La nuna provo celas tion adapti al elektronika medio per ŝtopado de la retaj leterkestoj de la ministerioj pri edukado kaj esplorado kaj de iliaj reprezentantoj en ĉiuj francaj regionoj. Tio celas puŝi ilin fine atenti pri la petoj, kiujn faras granda parto de la eduklaboristoj de pluraj monatoj, por ke ili organizu negocadon indan je tiu nomo.

La operaco okazos en du fazoj :
1. la partoprenontoj enskribiĝu indikante sian retadreson kaj invitu siajn kontaktojn same fari ĝis kiam estos atingita minimuma sojlo de 100 000 partoprenantoj.
2. Kiam la sojlo estos atingita, retmesaĝo kun la celataj adresoj estos dissendita al ĉiuj partoprenantoj. Tiam, ili povos laŭvole dissendi la protest- kaj postulmesaĝon, kiu ŝajnos al ili plej taŭgan al siaj regionaj kaj naciaj reprezentantoj.

Laŭ la sinteno de la ministroj, la agado estos interrompita, ĉesigita kadre de sukceso, aŭ pliampleksigita se bezonate. La operacon bildigas kolera heliko, firme decidita aŭdigi la voĉon de la civitanoj al ilia politikaj gvidantoj.

Por partopreni, iru tien

Sama rubriko :


puce STRIKOJ EN FRANCAJ LICEOJ

puce VIVO DE PRIVILEGIITA FRANCA LICEANO

puce Ni enkonduku la vivon en lernejo per la presarto

puce Operaco "Elektronika Heliko" por defendi la francan publikan eduksistemon




Supren