sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . ĝis nun estas 353 tekstoj









ORIENTO !


Blovo, el ekstrema oriento, ventolas pe­tole hodiaŭ tra ĉi tiu diskreta bultena kolono, intima anguleto aranĝita por flue babili kun la esperantistoj pri aferoj malpezaj, en mo­menta forgeso kelkfoje, por ripozo de cerbo k distro de penso, pri la ĉefa temo k la grava tasko havigi argumentojn, sinsekve k daŭre, kontraŭ la faŝismo, fia malamiko de ĉia progreso.

Antaŭ kelkaj tagoj, ni ricevis el Ŝanhajo mem, ĝentilan donacon de granda ruĝa standardo, el pura ĉina silko, kun tre arda velura dediĉo.

Sama sufero povas esti ligilo, kiel spirita girlando, inter homoj de malproksimaj lan­doj, diversaj rasoj k fremdaj lingvoj. Se, eĉ per gesto silenta k muta rigardo, kapablas la menso vivigi komprenon, por esprimi proteston k sanktan malamon, kontraŭ des­potaj ordonantoj de turmentoj k torturoj rafinitaj : kion do ne inspiros la sama bal­buto, en ĉarma resono, je karesa vorto de nia Esperanto ?

La ĉinaj kamaradoj scias, per senkompata sperto, la domaĝojn de intervena milito : ili kiel ni, hispanoj, luktas brave kontraŭ perfidaj generaloj k feŭdaj mandarenoj ak­ceptantaj, sen skuo de konscienco, la dun­gon de fremduloj por detrui urbojn k buĉadi homojn de sia propra lando. Ili ankaŭ, espe­rantistoj kiel ni, eldonas kuraĝan bultenon, sub nomo drameca de « Ĉinio hurlas », frato ĝemela de POPOLA FRONTO, por vasta internacia informado pri libero ĉifita, pri rajto profanita, pri rikano de ridaĉo antaŭ spasmo de doloro...

Dum avara ripozo ili memoras k pensas pri siaj hispanaj malproksimaj fratoj. Tra volvaĵoj de ŝtofo delikata ni perceptas la parfumon de subtila tre eleganta solidaro, kiu per tuko de simbola trofeo instigas nin fervore pli k pli bataladi ĝis lasta spiro, laŭ tipa orienta fatala malŝato al la vivo, aŭ ĝis fina venko, laŭ aroga eĉ iom fanfarona okcidenta maniero.

La bonaj kamaradoj el Eŭropo k Ame­riko, tiom helpemaj al nia entrepreno !, certe pardonos k certe akceptos indulge la spe­cialan mencion de nia emocio singulta, en publika danko, al tiuj karaj sambatalantoj, membroj de nobla tre antikva popolo, kies oblikvaj okuletoj devas rigardi similajn te­rurojn ol ni mem nun konstatas en nia okci­denta lando de hispanoj. Permesu do amikoj legantoj el najbaraj landoj, laŭtigi la voĉon, ĝis plena raŭkiĝo, trans montoj k valoj, de ekstremo al ekstremo de l’ mondo en rekta direkto al oriento, por aklama krio en verva fervoro : Fratoj el Ĉinio ! popol’ suferanta saman krudan sorton, antaŭen ! via flama tuko estas hela emblemo de firma alianco, dum muĝas la ŝtormo de alta epopeo tra ĝardenoj de oranĝarboj k ebenaj plantejoj de rizo, ankaŭ ja parencaj al via pejzaĝo tre karakteriza... Sanon, kamaradoj !

Dankon pro la flago, karaj niaj fratoj ! dankon eĉ pro via velura sopiro, amata sam­sorta popolo de la ekstrema oriento !

el Popola Fronto, februaro 1937

Sama rubriko :


puce Esperanto kaj ’Alternativa Tutmondismo’

puce Internacia solidareco

puce Ĉu vi estas mond-civitano ?

puce Edukado al Paco

puce LAPENNA PRI LA HOMAJ RAJTOJ

puce Internaciigado

puce Ĉu ankaū vi de tempo havas senton de malsekureco ?

puce Nov-Koloniismo

puce POR SAVI LA IMPERION

puce La afrika elmigranto : sango kaj morto

puce TRA OBJEKTIVA LORNO

puce ORIENTO !

puce Pro kio mortas la homoj

puce Kial kaj kiel britoj venkis Hindion




Supren