Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 8an de februaro 2010 . Ĝis nun estas 922 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Dissendolistoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Ni agu kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce  Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco
puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC
puce NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.
puce Porpaca manifestacio en Vicenza
puce Provoj de la senminigilo "Demichain"
puce Respondo de la franca Ĉefministro pri la pafaĵoĵetoj el bomboj.

Pacista Frakcio

Ni agu kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.

2006 – Unu el paragrafoj de la Deklaracio de la 79-a Kongreso en Beogrado :

La 79-a Kongreso de SAT « subtenas la batalon de C.M.C. : Monda Koalicio kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj, kaj deziras, ke SAT eniru en la koalicion por partopreni en tiu batalo ».

La oktobra Sennaciulo informis la membrojn de SAT, ke C.M.C. akceptis la aliĝon de SAT en la Koalicio, kaj proponis « Ni agu kontraŭ tiuj armiloj kiuj blinde frapas eĉ post la fino de la milito ».

Ekde la Konferenco de Oslo (Norvegio) en februaro 2007, pluraj kunvenoj okazis en diversaj landoj : Limo (Peruo), San Joseo (Kostariko), Beogrado (Serbio), Vieno (Aŭstrio), Velingtono (Nov-Zelando). La lasta konferenco okazis en Dublino (Irlando) dum la maja monato 2008, kaj kunigis pli da 100 ŝtatoj. La partoprenintoj en tiu konferenco redaktis konvencion, kiun la ŝtatoj povos subskribi kaj ratifi ekde decembro 2008 en Oslo aŭ ĉe la sidejo de UNo.

La konvencio ne malpermesas la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de ĉiuj pafaĵoĵetoj el bomboj. La konvencio malpermesas nur la kontenerarmilojn, kiuj enhavas pli da 10 eksplodaj armiletoj tiel difinitaj. La eksploda armileto estas pafaĵo, kiu pezas malpli ol 20 kilogramoj, estas elĵetata el la kontenerarmilo kaj eksplodas ĉu antaŭ, ĉu dum, ĉu post kontakto.

Kelkaj klaŭzoj de tiu konvencio necesigos vigladon :
  Post la ratifo, la daŭro por ke ŝtato detruu sian stokadon de malpermesotaj pafaĵoĵetoj el bomboj povos atingi ĝis 8 jaroj.
  La subskribontaj ŝtatoj povos partopreni en operacoj kun ne-subskribontaj ŝtatoj, kiuj uzos la pafaĵoĵetojn el bomboj malpermesotajn per la konvencio.

Malgraŭ multaj mankoj, necesas ke la ŝtatoj subskribu la konvencion.

Ni agu

Ni proponas ke :
  la LEA-oj,
  la SAT-Rondoj,
  multaj SAT-anoj sendu esperantan leteron kaj la saman landalingvan leteron al la registaro de sia lando.

Ni prezentas projekton de esperanta letero, kiun ĉiu adaptos laŭ sia lando.

Sinjoro Ĉefministro,

Nia Lando, kiel ĉiuj landoj, estas invitata subskribi, ekde decembro 2008, la Konvencion, kiu malpermesos la uzon, la fabrikadon kaj la stokadon de pafaĵoĵetoj el bomboj, kiuj vundas kaj mortigas multe da civiluloj dum la militoj sed ankaù longe post la militoj.

Ni esperas ke nia Lando subskribos tiun Konvencion.

Bonvolu akcepti, Sinjoro Ĉefministro, niajn respektoplenajn pacistajn salutojn.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita ĵaŭde 09h30-16h30
Aliajn tagojn bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip