SATEB KUNVENOJ 19-a de Majo 2007 - LONDONO
2008 Vintra Kunloĝado por vigligi Esperanto-movadon
2009 Internacia Somera Kunloĝado
Arciesperantoletero n. 48
Arciesperantoretletero n°45
Kial gravas SAT-rondoj kaj Ĝenerala Konsilantaro ?
Kontraŭ G20 Pinta Konferenco neegaleca nedemokrata ! - Raporto pri Korea kaj Japana Aktivista Kunsido de Esperanto 2010 kaj konversacio kontraŭ G20
Neordinara kunveno en Beogrado
Plu progresas la Seula SAT-rondo
Unua preparkunveno kontraŭ la G20-renkontiĝo planita en KoreioDum ordinara Esperanta kunveno, beogradaj esperantistoj travivis, post longa tempo, kunvenon kun gastoj. Francaj kaj kroataj esperantistoj - kiuj partoprenis kongreson de SAT 2008 en bulgara urbo Kazanlako – estis gastoj de ordinara semajna kunveno de beograda Esperanto-societo "Radomir Klaic".

Gastoj interesiĝis pri multaj temoj : pri vivo en Serbio, pri aktiveco de esperantistoj, pri laborista klaso, pri familiaj kaj propraj problemoj, pri rajtoj de virinoj kaj pri problemo kiel plijunigi movadon. Dommastroj, ankaŭ, havis multajn demandojn por gastoj. Trideko da esperantistoj interparolis kvar horojn en tre agrabla etoso. Gastoj, alie, dormis kaj loĝis ĉe beogradaj esperantistoj.
Mi mencias ke tio estas la unua kunveno kun pluraj gastoj el aliaj landoj post la dekdujara izoleco de nia lando (pro politikaj kaj militaj kialoj).
Dimitrije Janiĉiĉ
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 71 90
Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97
retadreso : satesperanto@free.fr
http://satesperanto.org/
IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.