|
serĉado :
|
Enkonduka noto de Petro :
La ellaboradon faris almenaŭ ni du, Marcelo kaj mi, kune dum aŭtobusa ekskurso, diable, kiel ni ridis, en 1980 dum Kongreso en Rijeko - mi nur finverkis la tuton kaj surpaperigis/arkivis ĝin en aprilo 1998 inspirite pro kaj post la morto de Rolando [1] (marto 1998) kaj Marcelo (aprilo 1998).
Kiel sen kompat’ Rolando,
Ci mokis pri parodio,
Pri la fama paro : dio
Kaj la sankta patrolando.
Jen do subite, Ternanto,
Ci fariĝis eternanto.
Ci atingis, ho ! Marcelo,
Al komuna homarcelo.
Al la sama karavanas
La proleto kaj la burĝo
Kun baraktoj aŭ sen urĝo.
Sekve plori, kara, vanas :
Iras ne tro ĉarma rado,
Nek amara, do.
1998/04/26 finverkis Petro Levi 23111
(el kolektiva ŝercado kun Marcelo
Ternanto kaj aliaj)
Kompletiga noto de Julieto (Juliette) Ternanto :
Pri tiu poeziaĵo kaj pli ĝenerale pri multaj aliaj ŝercoj, vortludoj, spritaĵoj, kontraŭknaloj (kiuj neniam estis surpaperigitaj) mi havas tre klaran memoron, ĉar tutcerte same Petro kiel Marcelo havis (Petro plu havas) rimarkindan talenton amuzi la kunvojaĝantojn okaze de aŭtobusaj promenadoj, aŭ trajnaj vojaĝoj (memorinda somero 1980 !) Oni povas bedaŭri ke, el tiuj spontaneaj eltrovoj, ne restas skribaj spuroj.
Aliaj SAT-kamaradoj, hodiaŭ ne plu konataj aŭ forgesitaj, ankaŭ brilis je tiu "arto" ĵongli per la vortoj. Mi speciale pensas i.a. pri karmemora kamarado R. Bournazel, kies lingva lerteco donis al ni la okazon frandi plej spritajn diraĵojn. Kelkfoje li verkis por S-ulo aŭ SAT-Amikaro i.a. amuzajn rakontojn.
[1] Rolando Grandiero (Grandière)