|
serĉado :
|
Ĉi sube du tradukaĵoj kiuj traktas la saman temon. La unua estas artikolo el la revuo "’TIME-Magazine" de la 09.08.2004, verkita de Matt Rees kaj Jamil Hamad. La dua estas ekstrakto el "Le Monde Diplomatique".
La loĝantoj de 20 palestinaj vilaĝoj preparas sin por entrepreni proceson kontraŭ la konstruo, per Israelo, de 720 kilometroj de "barilo de sekureco", laŭlonge de la okcidenta bordo. Tiu barilo de sekureco estas "plano de disigo" de la israela ĉefministro Ariel Sharon. Sed ilia celo ne estas Israelo.
La akuzdokumento montras ke oficialuloj de palestina registaro de Yasser Arafat faris profitojn per
la importado de cemento
helpe de dubaj importaj
licencoj, kaj ili vendis
tiun cementon al israelaj
entreprenistoj por konstrui la muron.
Provu imagi, ke en 1961 oficialuloj de Kennedy-a administracio vendus cementon al konstruaj societoj de Orienta Berlino kaj vi havos ideon pri la kialo de palestina kolero.
Via Redaktoro Hassan Khreisheh, unu el la reprezentantoj de la Palestina Leĝa Konsilio deklaris al la gazeto "TIME" ke li transdonis raporton pri la vendado de la cemento al la Ministro pri la Justico de Arafat, kaj li rekomendis al la ministro entrepreni juĝan agon.
Laŭ kopio de la raporto, kiun "TIME" akiris, societoj, kiuj havas gravajn rilatojn, akiris importajn licencojn por 420 000 tunoj da egipta cemento, de septembro 2003 ĝis februaro 2004, sed nur 33 000 tunoj alvenis al palestina merkato. La cetero iris al la israela societo en Haïfa. Pri 6 milionoj da dolaroj, la raporto ne diras kiom ricevis palestinaj aŭtoritatuloj kaj iliaj rilatoj, sed ĝi akuzas plurajn societojn fari profitojn per tiu merkato.
Abdel Sattar Quassem, universitatano en Napluso, ankaŭ projektas entrepreni pro- ceson kontraŭ la politikistaĉoj, kiuj estis en la rondo de cementmerkato. Se tio estas vera, li diras, "la skandalo montras ke ĉiuj oficialaj palestinaj deklaroj estas menso- goj".
En Hirtah, vilaĝo apud Tulkarem, la kamparanoj ankoraŭ povas vidi de siaj domoj siajn kampojn kiuj troviĝas sur la supro de la monteto, sed, jam de unu jaro ili ne plu povas atingi ilin. La fosoj, muroj kaj pikdratoj, kiuj konsistigas la t.n. "barilon de disigo" malhelpas aliron al la agraro. Sed tio ne estas ĉio. La israela armeo mina- cas konfiski iliajn 500 perditajn dunamojn (1 dunamo = 1/10 de hektaro). Tio estas preskaŭ certa kaj la sorto de tiuj kampoj estas sigelita. Industria zono estos konstruita ambaŭflanke de la barilo, helpe de israelaj aŭtoritatoj kaj palestinaj entreprenistoj.
La kamparanoj senigotaj de terenoj ne havos alian eblecon ol labori en uzinoj por tre malalta salajro, kiu apenaŭ atingos la trionon de la minimuma israela salajro.
Mia vidpunkto : La muro inter Israelo kaj Palestino ne estas muro inter du popoloj, sed barilo, kiu ebligas kaj faciligas la ekspluatadon de palestina popolo per egiptiaj, israelaj kaj palestinaj riĉuloj, kaj tio nomiĝas : klasbatalo.
André Weiss (35366)
El Sennaciulo, oktobro 2004
Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj
La rajto de Israelo esti rasisma
Kanalo de la paco
Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo
Sanga Sinajo
La naciismo en Palestino
Muro inter Israelo kaj Palestino
Demokratio, ne dispartigo
Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO por starigi internacian puntribunalon por juĝi la israelajn militkrimojn, ĉefe en Gazao.
LA PALESTINAN PROBLEMON POVOS SOLVI NUR SOCIA MOVADO REALE LAIKA
4 000 misiloj sur Nord-Israelon