Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . Ĝis nun estas 704 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT Kulturo | Dissendolistoj | Informoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

Dans la même rubrique

puce Debato pri enmigrado
puce Homaro-estonto kaj semo-estonto … Kiaj ?
puce Klasbatalo mia amiko, klasbatalo mia malamiko
puce Liberaj programoj : iloj por socia emancipado
puce Malarmado : agi estas neceseco
puce Monda Solidareco kontraŭ la Malsato
puce Personoj en Handikapigaj Situacioj
puce Spertoj en la pasinta MSF en Najrobo, socipolitika situacio en Tanzanio

Monda Solidareco kontraŭ la Malsato

La Solidareco estas sendube unu el la plej belaj konceptoj pri la interhomaj rilatoj. Ĝi distingiĝas el amikeco, en kiu ĉio estas akorda eĥo kaj admiro, kaj el frateco, en kiu neniu elektis siajn kunulojn. Solidareco estas unika sento de plene konsentita kunligiteco inter homoj, kiuj frontas situacion gravan por ĉiuj, situacion kiu eĉ povas endanĝerigi la koncernatojn, la « interligitojn ».

Ĉar la eventoj kaj danĝeroj ignoras la landlimojn, tial same la solidareco ignoru ĉiujn limojn, ĉu naciajn, ĉu lingvajn, ĉu aliajn. Antaŭ kelkaj jardekoj oni kutime parolis pri « internacia » solidareco. En la nuna tutmondiĝa erao ankaŭ la solidareco estas konsiderata kiel « monda ». Oni ŝanĝis ne nur la vorton, sed ankaŭ la koncepton, ĉar la solidareco koncernas ne plu ŝtatanojn el diversaj nacioj, sed homojn kunloĝantajn en la sama mondo. Tiu ŝanĝo venas de analizo, kiu difinas, ke la nunaj danĝeroj antaŭ kiuj la homoj frontas, estas ĝeneralaj, mondaj, kaj ke la savo necesigas, ke la homoj intersolidariĝu je monda nivelo.

Tiun analizon faris jam en la kvardekaj-kvindekaj jaroj la fruaj Civitanoj de la Mondo.

La monda solidareco povas ampleksi multajn aspektojn de la vivo kaj de la medio. Pro la granda malekvilibro de la ekonomio, kiu pli kaj pli graviĝas, multaj homoj frontas la plej gravan problemon, kiu fontas el tiu malekvilibro : la manko de nutraĵoj. Pro tio en 1982 grupo da Civitanoj de la Mondo proponis konsistigi asocion de solidareco surbaze de plena egaleco inter ĉiuj membroj. La 25jara sperto de Monda Solidareco kontraŭ la Malsato povus profiti al la konsistigo de novaj solidarecoj kontraŭ aliaj problemoj.

La debaton enkondukos Daniel Durand.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita lunde 09h30-15h30
kaj de mardo ĝis vendredo 09h30-16h30.

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 octets
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip