|
serĉado :
|
Koreaj laboristoj de amaskomunikiloj strikis kontraŭ malbonigo de leĝo de registara partio Hannara-dang ekde 26a de Februaro 2009. Ili produktis filmeton, kiu enhavas 5-lingvajn (angla, ĉina, franca, hispana, japana) mesaĝojn de la striko. Bedaŭrinde ne estas esperanta versio, do mi tradukas sube enhavon de la video esperante.
Enhavo de la video :
Saluton !
Branĉo MBC (Munhwa Elsenda Centro) de Tutlanda Laborista Sindikato de Amaskomunikiloj en Koreio parolas rapidan novaĵon. Hannara-dang intencas ekpreni elsendon per malbonleĝo pri amaskomunikiloj. Ili minacas liberon de esprimo kaj parolo en Koreio. Ankaŭ demokratio estas endanĝerigita. Do ni volas sciigi en la tutmondo ĉi tian fakton. Branĉo MBC preparis mesaĝon al la tutmondo.
Ĉi tio estas urĝa mesaĝo ! Post 1 jaro preni oficon de prezidento de LEE Myeongbak, ŝanceliĝas bazo de libera demokratio en Koreio. Senkonsente Hannara-dang puŝas leĝoprojekton por limigi liberon de parolo. En Koreio oni diras tion ’Nalchigi’. Ĉi tiu malbonleĝo vokas furiozon de la tuta popolaro, kaj Koreio estas endanĝeriĝita perdi liberon de la parolo.
Korea demokratio estas endanĝerigita. 1.3 miliardo da ĉinaj popolanoj ! Bonvole telefonu kaj protestu al ’GO Huenggil’ de Hannara-dang. "Kial vi fuŝas ĉi tiel kiel amatoro..." Pli ol unufoje telefonu. Ĉi foje telefonu al prezidanto de Nacia Asembleo KIM Hyeongoh. "Tutmondo observas. Ne faru sensencan aferon."
Nun en Koreio eknaskiĝas paro pli surprizonta mondon ol renkontiĝo de Sarkozy kaj Bruni. T.e. kunligo de 3 grandaj ultradekstraj ĵurnaloj Chosun, Joongang, Donga kaj elsendo de Televido. La renkontiĝo de ili fariĝos granda katastrofo de la korea demokratio. Kvankam plejmulto de koreaj popolanoj oponas, tamen registara partio Hannara-dong ne volas aŭdi la voĉon de la popolo. Sed, neniu aŭtoritato povas venki popolon.
Nun en Koreio multaj vortoj malaperas. Demokratio, komuna scio, reciproka komprenado, libero de parolo. Kio okazas ! En Koreio ankaŭ horloĝo inverse iras. Historio regresas, denove diktatora reĝimo releviĝis.
Vorto de Hannara-dang estas mensogo, ke ili revigligos ekonomion per renovigo de leĝo pri amaskomunikiloj. Plurfoje mi parolas, ke tio estas troa mensogo. Vera mensogo. Alie, oni diras, ke en kultura kaj amaskomunikilaj fakoj en Nacia Asembleo subite aperis japanalingvo. Asembleano de Hannara-dang : "Se vi bridas (’kensei [牽制] (けんせい)’), ni malfruas... Aŭskultu."
Ni volas aŭdi la vorton de Hannara-dong ne brido (’kensei’), sed pardono (’sumimaseng (すみません)’).
Ni ĝisfine batalu por gardi korean demokration. Gekaraj ankaŭ bonvole partoprenu ! Bloku Hannara-dangan ekprenon de amaskomunikiloj ! Batalu !
Batalu kontraŭ kontrolado de parolo !
Pri la situacio de laboristoj en funebra kompanio en Japanio
Interna regularo priskribanta la laborkondiĉojn de la oficejaj dungitoj
MAKEDONIO
La laboro de la pli aĝaj salajruloj
Kontraŭbatalu, japanaj laboristoj
Urba rekonstruada politiko forpelis loĝantojn kaj finfine murdis homojn.
Mesaĝo de Koreaj amaskomunikilaj laboristoj
Alvoko al internacia solidareco kun la laboristoj de okupitaj fabrikoj en Venezuelo
Malebligu la fermon de IMPA – fabriko mastrumata de laboristoj
Alvoko al solidareco de laboristoj ĉe Mitsubishi en Venezuelo — Defendu la sindikaton, ne permesu maldungojn !