La Homaro ekestis origine libera.
La naturo kreis nek titolojn, nek religiojn, nek Ekleziojn, nek cenzuron, nek proprieton.
La Homaro mem konstruiĝis el la prahistorio, laŭ longa batalo kontraŭ la teruraj tumultoj de la planedo, kiujn ĝi nek konis nek komprenis.
Iom post iom eskapante el trudoj kaj malhelpoj kiujn la Homaro mem kreis, tiu ĉi devis por si mem firmigi siajn rajtojn.
La rajtoj de la Homaro nek firmiĝis nek akiriĝis kontraŭ aliaj supozataj « rajtoj », el nekonata deveno.
Ili ekzistas tial ke la Homaro ekzistas.
La rajtoj de la Homaro estas « evidentaĵoj en si mem »
La unua de tiuj rajtoj, la unua de tiuj liberecoj estas la rajto libere pensi.
Tiu unua kaj fundamenta libereco nomiĝas konscienc-libereco.
Fakte, antaŭas la Ekleziojn la Homaro.
Fakte, superas la Ekleziojn la Homaro.
Dioj, Eklezioj, superstiĉoj, dogmoj estas nenio alia krom homaj kreaĵoj. Ĉiam pli da konscienco
« Pli da klereco ! »
Jarcentojn poste, ni volonte subskribus tiun frazon de Goethe.
La konscienc-libereco, estas la libereco de la Homaro ekzameni kaj sin ekzameni.
La Homaro estas erariva kaj perfektebla ĉar dotita je racio, do je kapablo kritiki. Kion faris la Homaro, tion ĝi povas malfari.
La sinsekvaj generacioj ne povas resti eterne malliberaj.
Male al la Eklezioj, la Homaro libera kaj konscia rifuzis, rifuzas kaj rifuzos la ne-erarivon.
Kio veras por la Papoj ne veras por la homoj.
La Homaro estas perfektebla, kio signifas ke ĝi povas korekti sin kaj sin plibonigi ; ĝi enkalkulas la paradizon nek kiel kulpo-plenan kaj finiĝintan pasinton, nek kiel neatingeblan kaj mitan futuron, sed kiel ĉiutagan agon, eblan dank’ al la konscienc-libereco.
Direblas post Protagoras ke « la homo estas la kriterio de ĉio alia »
La homa genio estas senlima. Kapabla disigi la plej malgrandan ĉelon de la Universo, ĝi kapablas ankaŭ modifi sian propran strukturon, konkeri planedojn, studi la devenon de la mondo kaj pripensi sian propran futuron.
Ĝi bedaŭrinde estas kapabla programi sian propran detruon.
La destino de La Homaro estas la projekto de la Homaro kaj Prométhée, la ribelema, pravis depreni la fajron de tiuj kiuj ĝin posedis laŭ la Mitologio por ĝin doni al la homoj. Li estas metaforo de La Homaro batalanta por sia emancipiĝo.
Asertante la konscienc-liberecon, kio estas nenio alia krom la libereco de la Homaro, la Homaro ĉiam renkontis la religiajn dogmojn.
Ĉiufoje kiam la Homaro progresis, sendepende de la maniero, kaj kiam ĝi asertis siajn rajtojn, la Eklezioj ĝin kondamnis. La Historio
La listo de la martiroj kaj herooj de la konscienc-libereco evidente superas la mallongan reelvokon tie ĉi fareblan.
Socrate, estis kondamnita je venenigo ĉar li preskribis ke la junularo pripensu per si mem.
La filozofo de la Sorbonne, Abélard, estis stumpigita ĉar li konjektis ke lia propra opinio samvaloris kiel tiu de la « pastroj ».
La sciencisto Galilée estis kondamnita ĉar li profesis asertojn ne konformajn al la Biblio sed deduktitajn de liaj propraj studoj.
Estis same pri Etienne Dolet, Giordano Bruno, Michel Servet., Vanino Vanini kaj multaj aliaj.
Kiam la unua teksto en Okcidento oficialiganta rajtojn (la « Magna Carta » en Anglujo en 1215) estis redaktita, la ĉefepiskopo de Canterbery Langton kiu subtenis ĝin, estis eksigita de la Papo.
La deklaracio de la Rajtoj de la Homo kaj de la Civitano en 1789, en Francujo, estis kondamnita de la Papo.
Charles Bradlaugh, demokrate elektita en la Parlamento de Westminster en 1880, devis longe batali por havi la rajton kunsidi en la Parlamento sen esti devigata ĵuri fidon al la anglikana religio.
La pedagogo kaj liberpensulo de Hispanujo Francisco Ferrer i Guardia estis mortpafita en 1907 je la postulo de la katolika hierarkio.
La liberpensulo kaj liberviva kavaliro de la Barre estis mortigita laŭ ordono de la Eklezio kaj la gvidanto de la germana Liber-Penso, Max Sievers estis mortigita en Hambourg en 1943 de la nazioj.
La listo ja estas longa …
Ĝi atestas la nelacigeblan batalon inter la dogmo kaj la konscienc-libereco. Niaepoke
Ĉiu homo konstatas ke la Eklezioj plu bridas kaj persekutas la konsciencojn. La Eklezioj ne ŝanĝiĝis.
Ekzemple, en Pakistano, la Doktoro Younus Shaikh, akuzita pro blasfemo estis kondamnita al morto en 2001 antaŭ ol havi la eblecon rifuĝi en Eŭropo post internacia kampanjo de solidareco. Li pasigis pli ol tri jarojn en la t.n. morto-koridoro. En Niĝerio, la aktivulo Leo Igwe plurfoje estis arestita kaj malmilde traktata de la polico ĉar li defendis homojn akuzitajn pro « sorĉado ». Li estis liberigita en januaro 2011, post du tagoj de karcero, sekve de internacia kampanjo favore al li. La itala juĝisto Luigi Tosti senĉese batalas por retrovi ĉiujn siajn rajtojn post sia forvokado ĉar li rifuzis prezidi seancon en justica ĉambro ornamita de krucifikso.
La « Granda ĉambro » apelacia de la Eŭropea Korto de Homaj Rajtoj, alvokita de la registaro de Berlusconi, ĵus pravigis, la 18an de marto 2011, la italan Ŝtaton kiu decidis plu trudi krucifiksojn en la lernejoj de la duoninsulo (afero nomata « Lautsi »).
Ekzistas ja aliaj ekzemploj, inter kiuj la freŝdata detruo de artaĵoj en Avignon en Francujo, fare de katolika atak-taĉmento, ĉar taksataj « blasfemaj ».
Akiri, defendi aŭ restarigi la konscienc-liberecon
Same kiel ĉiu rajto, la konscienc-libereco aperu en la tekstoj, ĉu tiuj estas Deklaracioj, Konstitucioj, Leĝoj aŭ juraj dokumentoj.
En iuj landoj, tiaj tekstoj ekzistas. Temas pri la Unua amendo de la Konstitucio de Usono : « La Kongres-ĉambro faru neniun leĝon kiu elmontros preferon al iu religio aŭ malpermeson de libera kredo, limigante la liberecon de esprimo, la liberecon de informado aŭ la rajton de la civitanoj sin paceme kuniĝi kaj sendi peticiojn al la Ŝtato por ricevi riparon de damaĝoj. » (1791), pri la Leĝo de Disigo de la Eklezioj kaj de la Ŝtato en Francujo (1905) « La Respubliko agnoskas, salajras kaj permonas neniun kulton. Konsekvence, ekde la 1a de januaro post la promulgado de ĉi tiu leĝo, estu forstrekitaj de la buĝetoj de la Ŝtato, de la departementoj kaj de la komunumoj, ĉiuj elspezoj koncernantaj la praktikon de la kultoj », de la 3a artikolo de la Konstitucio de Meksikio (1917) « neniu akiro, neniu posedo, neniu administrado de konstruaĵaj bienoj por la Eklezio, neniu jura statuso por la Eklezio », de Portugalujo, de la revolucia Rusujo en 1917, de la konstitucia referendumo en Bolivio (2009), de la « provizora » Konstitucio de Nepalo (2007), inter aliaj.
Ne estas superflue rememorigi ke tiuj tekstoj ofte estas malbone respektataj kaj ke ilin defendi aŭ restarigi estas necese ; ekzemple, en Francujo ĉiuj registaroj depost la registaro de Vichy malobeis la leĝon pri Disigo.
Tial ni laŭdas ĉiujn batalojn kiuj celas konscienc-liberecon, inter kiuj la freŝdatan abolon de la blasfem-delikto en Britujo. En Polando, en marto 2010, la episkopa magazino Gosc Niedzielny kaj la Ĉefepiskopejo de Katowice estis kondamnitaj ĉar ili komparis la feministon Alicja Tysiac kun naziaj krimuloj. Aliaj ekzemploj de venkoj estas konataj.
Ni laŭdas la kontraŭklericalajn manifestaciojn en Polando, en Italujo ; ni laŭdas la dekojn de miloj da personoj defilantaj sur la stratoj de Beyrouth au Libano por diri « La laikeco estas la solvo », en lando kie la sistemo estas kompleksa mikso de povo-partigo bazita sur komunumaj kvotoj ; la miloj da manifestaciantoj en Tunizio alproprigantaj la sloganon « Laikeco = libereco kaj tolero », « por Laika Tunizio » ; la miloj da manifestaciantoj en Londono defilantaj okaze de la vizito de la estro de la katolika Eklezio por diri « Make the Pope pay » ; la laikaj manifestaciantoj en Hispanujo …
Sub ĉiuj latitudoj, sur ĉiuj kontinentoj, varias la formo sed samas la esenco : postulo de la konscienc-libereco !
Ni agadas por abrogacio de ĉiuj Konkordatoj, kontraŭ ĉiu religia milito kaj kontraŭ ĉiu « civilizada konflikto » Pripensoj
Niaj tradicioj kaj niaj bataloj, inkludante la mociojn kaj rezoluciojn de la monda Kongreso de la Liber-Penso en Romo en 1904, estas la pruvo kaj la promeso de niaj engaĝoj.
En la tradicio de la monda Kongreso de Romo en 1904, la ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj de la monda Kongreso de Oslo la 12an de aŭgusto 2011, fondante la AILP (Asocio Internacia de la Liber-Penso) decidas initi du kampanjojn, nome por la vereco pri financado de la religioj kaj por la justeco al la viktimoj de la Eklezioj. Ĉar ni estas favoraj al la konscienc-libereco, kio implicas la Disigon de la Eklezioj kaj de la Ŝtato, ni volas ke la financado de la religioj estu klara, tiu « ekonomio malhela » kiu debetas la budĝetojn de la Ŝtatoj malprofite al la Sano, al la Instruado, profite nur al tiuj kiuj sin mem kvalifikas « spiritaj »
Ni volas justecon por la viktimoj de la Eklezioj.
Justeco ne estas pento.
Pento estas religia koncepto kiu koncernas nur la Ekleziojn, kiuj sin mem lokas super la homaj leĝoj.
Ni volas la justecon, kio implicas, kaze de konviktita kulpo, punojn, inkluzive jurajn, financajn kaj moralajn.
Justecon por la viktimoj de seks-atencoj fare de Eklezioj ; kiuj ŝajne estas institucio ene de Institucio.
Justecon por la viktimoj de la diskriminacioj, de la Kvara Konsilio de Latran en 1215, kondamnanta la judojn al surmeto de specifa tol-peco, de la Inkvizicioj kontraŭ la judoj, la musulmanoj aŭ « herezuloj ».
Justecon por la popoloj koloniitaj kaj « evangelizitaj », senigitaj je siaj rajtoj kaj je siaj teroj en Afriko, en Azio, en Latina Ameriko, en Norda Ameriko. Laŭ la paroloj de J. Kenyatta « Kiam la Blankuloj venis en Afrikon, ni posedis la terojn kaj ili havis la Biblion. Ili instruis nin kiel preĝi kun fermitaj okuloj : kiam ni malfermis la okulojn, la Blankuloj posedis la terojn kaj ni havis la Biblion. »
Ni volas la plenan liberecon de la scienca esplorado, respekte al ĉies konscienco.
Ni volas la rajton por virinoj disponi sian korpon.
Ni celas entutan disigon de instruado kaj religio. Eĉ se la familioj restu liberaj instrui kion ili taksas bona por siaj infanoj, tamen Lernejo nur publika povas disponigi Instruadon.
Ni ne riproĉas la homojn pri iliaj opinioj.
Ni riproĉas la instituciojn ke ili trudas opiniojn. Perspektivoj
Ni, ĉeestantoj aŭ anstataŭatoj ĉe la monda Kongreso de la Liberpenso en Oslo, konfrontataj, same pro niaj studoj kaj pro la situacio pri la esenca problemo de la konscienc-libereco, sen emo anstataŭi iujn ajn asociojn kaj organizaĵojn, ĉu naciajn ĉu internaciajn, asertas :
la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la demokrateco
la konscienc-libereco estas konstitua elemento de la Homaro
Ni ĵuras :
defendi ĉie kaj por ĉiuj tiun liberecon
frate kaj solene elmontri nian solidarecon al ĉiuj persekutataj aŭ persekuteblaj pro siaj opinioj.
proponi al ĉiuj kiuj rekonas sian opinion en tiu Manifesto ke ili sin kunigos al tiu batalo.
Tiu Manifesto estas submetita al diskuto kaj estos proponata je baloto dum la tutmonda Kongreso de la Liberpenso en Oslo, kiu okazos la 10an de aŭgusto 2011. Tiu tutmonda Kongreso planas refondi Internacian Asocion de la Liberpenso.
Unuaj subskribintoj :
Acuna Laura Cecilia, Grande Maîtresse du Grand Orient Equatorien Nouvelle Ere – Equateur
Abgottspon Valentin instituteur valaisan, Suisse
Alves Ricardo, responsable laïque – Portugal
Amorim Pedro, professeur, Lisbonne - Portugal
Amorim Teresa, Libre penseuse, membre de l’Association « Republica & Laicidade » - Portugal
Anor Albert, libre penseur, enseignant et syndicaliste, Suisse.
Araceli Juez, athée - Argentine
Arce Helena, Uruguay
Arias José, libre penseur, France
Association Civile des Athées - Argentine
Assogba Innocent, libre penseur du Bénin
Ayache Sam, Libre penseur français, chef de file de la délégation de l’IHEU à l’UNESCO
Azem Hocine, Vice-président du Congrès mondial Amazigh - Algérie
Baril Daniel, journaliste et anthropologue – Québec, Canada
Besson Philippe, membre fondateur du CILALP (Comité International de Liaison des Athées et des Libres Penseurs).
Blanco y Ovando Marcelino Espagne
Blondel Marc, Syndicaliste, Président de la Fédération nationale de la Libre Pensée
Bouchard Jean-Michel - Uruguay
Braun M.J Claude, Administrateur de l’Associations Humaniste du Québec, Canada
Brémond Hansi, responsable français des jeunes libres penseurs.
Bula Raül, Président de l’Association civile Trazos - Uruguay
Cai Chongguo, philosophe, Chine
Chambard Patrick, Président de l’Association des Elus locaux de la Libre Pensée - France
Charry Coralie, jeune libre penseuse, France
Corsetti Renato, ancien Président d’Universala Esperanto Asocio
Crépeau Yanik, membre de l’Association Humaniste du Québec, Canada
Dandoy Danièle, libre penseur et libre exaministe, Belgique
Darte-Payan Fabre Fabien, Manifeste Jacobin pour la République et le Socialisme - France
De Benito Ana Maria, athée - Argentine
Del Castillo Valades Eduardo, Front pour la Culture Laïque du Mexique
Delgado Francisco, militant laïque en Espagne
Demeautis Christian, militant syndicaliste, mutualiste et philosophique – France
De Menten Philippe - Belgique
Dhif Kamal, professeur à la Communauté Française - Belgique
Diaz Carlos, athée argentin, membre du Conseil international de Atheist Alliance International, Argentine
Dimon Philippe - Belgique
Dival Costa, libre penseur – Brésil
Dotta Ostria Mario, historien – Uruguay
Duranona Gonzalo, membre de l’Association civile du 20 septembre - Uruguay
Deruette Serge, Professeur à l’UMONS, aux FUCaM et à la HEFF, Belgique
Embleton Mark, athée, Grande-Bretagne
Erofeev Andrei, critique d’art et Commissaire d’exposition, Moscou – Russie
Escudero Silvero Enrique, Journaliste - Argentine
Estrella Hugo, fondateur de l’association humaniste et laïque « Deodoro Rocca », Président du Centre pour la recherche libre ONLUS ( Argentine, Italie) fondateur CILALP
Eyschen Christian, Secrétaire général de la Libre Pensée française, fondateur CILALP
Fabre Gilles, Manifeste Jacobin pour la République et le Socialisme - France
Fassaneli Marcello, athée - Argentine
Ferreyra Cristina, Présidente de l’Association Civile d’Athées en Argentine
Fernandez Miguel, membre de Europa Laica d’Espagne
Foerst Heinke, membre du SPD – Allemagne
Forget Philippe, philosophe – France
Freed Ali, athée, Grande-Bretagne
Garcia Ernesto, athée - Argentine
Godicheau Michel, Syndicaliste, libre penseur – France
Gontard-Zelinkova Dagmar, humaniste Ontario - Canada
Girollet Anne, Maître de conférence à l’Université de Bourgogne, France
Gozlan David, Secrétaire général adjoint de la Libre Pensée, France
Grandazzi François, Vice-présent de la Libre Pensée - France
Grégoire-Nagant Chantal, Présidente de la Maison de la Laïcité d’Alembert - Braine-l’Alleud - Belgique
Grzelak Czeslaw, laïque, Pologne
Guerra Victor, co-fondateur d’Europa laica - Espagne
GUsev Alexei, President de Praxis, Centre de Recherche et d’Education, Moscou - Russie
Gutiérrez Jacinto, libre penseur – Espagne
Hartikainen Erkki, Association athée – Finlande
Igwe Leo Humaniste, fondateur du CILALP - Nigeria
Kalaïtzis Efstratios, Libre penseur de Grèce
Johnson Ellen, Enlighten the Vote, fondateur du CILALP – USA
Kalwasinski Tomasz, rationaliste polonais
Kawakibi Iyad, libre penseur, Alep – Syrie
Kovach Matthew USA
Kurek-Tyrlik Alicja, Pologne
Kurtz Paul, Philosophe - USA
Lafouge Jacques, humaniste, Vice-président de la Libre Pensée française, fondateur du CILALP
Laguna Pablo militant laïque, Grenade - Espagne
Lamolda Manuel Navarro, militant laïque de Grenade (Espagne)
Lavaillante Renée laïque québécoise, Québec
Laxalte Elbio, libre penseur, Directeur de l’Association civile du 20 septembre - Uruguay
Le Fur Catherine, rédactrice en chef adjoint de la Raison, revue de la Libre Pensée française.
Lepeix Roger, Libre Penseur, membre du Comité Exécutif de l’IHEU, à titre personnel, fondateur du CILALP.
Libon Luc, Président du cercle de la Libre Pensée de Jodoigne – Belgique
Loskutov Artiom, organisateur de la Monstration, Russie
Lozada Fernando Esteban, Directeur du congrès national de l’Athéisme - Argentine
Lysuniec Marcin, Président de l’Association Athée de Pologne
Mc Arthur Ed, Freethought History Research Group d’Angleterre
Mailloux Louise, Professeure de philosophie à Montréal, Québec, Canada
Mainil Pierre-Jean, Belgique
Manavatavadi Satya Nandan, humaniste laïque, fondateur du CILALP, Inde
Mantello Maria, Président de la Libre Pensée italienne « Giordano Bruno »
Marsot Bruno, membre de la CAN de la Libre Pensée – France
Martinez Luis Miguel, libre penseur indépendant - Mexique
Masson Henri, espéranto, fondateur du CILALP
Mateus Luis Manuel, militant laïque, fondateur CILALP – Portugal
Mavromatti Oleg, artiste Russie, Bulgarie, USA
Mbille Martin, Président de la Libre Pensée du Cameroun, fondateur CILALP, Cameroun
Mezzo Giovani, consultant pour la laïcité des Institutions - Italie
Micheletti Oscar, athée - Argentine
Midavaine Sylvie, libre penseuse, membre de la délégation de l’IHEU à la Commission des droits de l’Homme de l’ONU à Genève.
Minones Lucio Andrés, Secrétaire de l’Association d’Athée d’Argentine
Mohedano Fabian Secrétaire du Mouvement Laïque et Progressiste Catalogne - Espagne
Molina Vicenc, Professeur, Fondation Francisco Ferrer - Espagne
Mollés Dévrig, Humaniste, libre penseur - Argentine
Moreno-Ruff Pierre-Yves, éditeur de Ferdinand Buisson, internationaliste, France
Mroz Krzyszto, membre de la Libre Pensée polonaise
Namazie Maryam, porte-parole du conseil des ex-musulmans de Grande-Bretagne et pour une seule loi pour tous, Londres – Grande Bretagne
Nasrin/Nasreen Taslima, née au Bangladesh, citoyenne suédoise - Suède
Neyeloff Alejo, Argentine
Nkunzimana. Paul, Professeur à l’Université, membre fondateur CILALP, Burundi
Nuarte Rolando Daniel, athée - Argentine
Oriol Illa directeur général de la Fondation Francisco Ferre y Guardia Barcelone - Catalogne, Espagne
Ottonello Eduard Adrian, athée – Argentine
Dr. Pataki Tamas, Melbourne, Australie
Pecker Jean-Claude, Astrophysicien, Membre de l’Institut, rationaliste, France
Pena-Ruiz Henri, philosophe et écrivain, France
Pérez Echinope, libre penseur – Uruguay
Piraux Morgane, comédienne - Belgique
Podesta Alicia, libre penseuse - Uruguay
Polo Gaona Isabel, journaliste indépendante du Pérou
Pont-Clemente Joan-Francesco, Président de la Fondation Francisco Ferre – Espagne
Porrati Sergio, athée, Barcelone - Espagne
Ramadan Mario, Alliance des athées, libres penseurs et agnostiques libanais - Liban
Rayski Mieczyslaw de Pologne
Read Clive, South Africa
Rivière Christian, espérantiste, Président d’ATEO
Rizzuti Bruno, athée d’Argentine
Riba Albert pour l’Union des Athées et des Libres Penseurs d’Espagne, fondateur du CILALP
Rietschj Monteiro Eugénio, Professeur d’université - Portugal
Roy Pierre, Président de la Fédération française des Associations des monuments pacifistes et laïques.
Saad Georges, militant de la laïcité au Liban
Salamero Joachim, Président d’honneur de la Libre Pensée française, fondateur du CILALP
Salguero Mariano, Sociologue – Argentine
Sanderson Terry libre penseur, Grande-Bretagne
Sangiovanni Mostarda, Uruguay
Sankari Nina, Présidente de l’Initiative Féministe Européenne de Polognen Association Rationaliste.
Schiappa Jean-Marc, Président de l’Institut de Recherche et d’Étude sur la Libre Pensée, France
Schrouff Rosa-Marita, Aachen - Allemagne
Skoda Rastislav, Slovaquie
Siméone Dominique, Responsable de la Commission « Esperanto » de la Libre Pensée, France.
Singer Claude, directeur de l’Idée libre, revue culturelle de la Libre Pensée, France.
Sousa Belmiro, Association Ara Solis - Portugal
Stanosz Barbara, Professeure, Philosophe, membre titulaire de la Société scientifique de Varsovie (Pologne)
Statz Rainer - Allemagne
Steinbach Margit, Allemagne
Susanne Charles, Professeur à l’Université Libre de Bruxelles – Belgique
Tampieri Susana Elisa, Présidente d’Humanist Ethical Association - Argentine
Tanto Luciano d’Argentine
Ter-Oganian Avdei, artiste, République Tchèque
Pr. Tehariani Dabir, Libre Penseur, Hollandais, résidant en Grande Bretagne
Thain Réjeanne et Richard, humanistes en Ontario, Canada, Fondateurs du CILALP
Tietze Ulrike, Bund Gegen Anpassung – fondatrice CILALP, Allemagne
Touzani Sam, Artiste, libre penseur, Athée – Belgique
Thullen Gabriel, libre penseur, enseignant et syndicaliste - Suisse
Tyrlik Stanislaw, Professeur, Pologne
Varela Rosa, libre penseuse – Uruguay
Vazquez Juan, Argentine
Ventura Rodrigo, athée – Argentine
Verton Luc, éditeur, directeur des éditions Memogrames - Belgique
Villanueva Joffre Secrétaire Général du Mouvement Laïque et Progressiste de Catalogne - Espagne
Vincent Michèle, Vice-présidente de la Libre Pensée – France
Wallace Max, ANZSA, membre fondateur CILALP, Australie
Wallace Meg, ANZSA, Australie
Wauters Myriam, Professeur Communauté française de Belgique
Wendt Joachim Allemagne
Whitehead Fred, libre penseur, historien, membre fondateur CILALP Kansas City, USA,
Wood Keith Porteous libre penseur, membre fondateur CILALP, Grande Bretagne
Se vi volas subskribi la Manifeston, bonvolu sendi retmesaĝon kun :
viaj persona kaj familia nomoj
via lando
via kontakt-adreso
sciigu nin, ĉu vi subskribas por vi mem aŭ por organizaĵo (kun ĝia nomo)
POR SUBSKRIBI LA MANIFESTON