|
serĉado :
|
La procesio serpentumas laŭ la stratoj en la frusomera sabato. Ili iom paŝas, haltas kaj kune krias ion, kion mi ne komprenas, levante kaj svingante panelojn, kiujn, de mia loko, mi ne povas legi. Poste, ili denove iom paŝas kaj rekomencas la sekvencon. Kiam la procesio oblikvas en strateton, mi povas pluiri hejmen. Kvankam pli malforte, mi daŭre aŭdas la kriojn kaj la kantojn.
Proksimiĝante al la placo Nia Sinjorino, mi ankaŭ aŭdas alian grandan bruon : ĝojaj krioj kaj frenezaj hupadoj. Kia bruo ! Kio do okazas ? Tiam mi alvenas sur la placon, kie mi renkontas la jam viditan manifestacion kaj mi komprenas. Ĝi subtenas la samseksecon, brue sed bonorde. Sed tie, ĉi tiun procesion haltigas dua procesio aŭtomobila, kiu krie, ĝoje, hupade, verŝiĝas de flanka strateto. Junuloj gaje bruas kaj svingas flagojn tra la aŭtofenestroj. La turka futbala skipo ĵus venkis la senegalan teamon en la Tutmonda Ĉampion-Konkurso. Do la grenoblaj turkoj (ĉu tiom nombraj ili estas ?) publike elmontras sian feliĉon. Unu procesio blokas alian procesion. Tiam, juna samseksemulino iras al la aŭtomobilistoj kaj ekdisdonas siajn informfoliojn.
verkita en Novembro 2002
aperis en La SAGO, julio-aŭgusto 2005