"DEKLARO DE SAT" pri la atencoj en Usono
Manifestacio en Bruselo- 13-15.12.2001
FORPASIS KAMARADO IVO
POLITIKA FORUMO
KOMUNIKO DE LA PLENUM-KOMITATO
Unua de Majo en Parizo (2002)
DEKLARO DE LA PLENUM-KOMITATO DE S.A.T. PRI MILITMINACO
Korektoj de eraroj en la Nova PIV elŝuteblaj en la PDF
Libro pri Mortopuno : unua eldono de la kooperativo
OSIEK-Premio atribuita al k-do Barkovich
Sennacieca Revuo 2005Tiuj linioj estis verkitaj la 15-an de novembro 2001, kaj jen la informoj kiuj atingis la SAT-sidejon pri la programo de la diversaj antaŭviditaj manifestacioj :
I.
Ĵaŭde la 13-an - je la 10h00
Manifestacio (marŝado) organizita de la SEK (Sindikata Eŭropa Konfederacio) kiu arigas 80 milionojn da membroj, en la diversaj reformistaj sindikatoj. Tiu marŝo komenciĝos en LAEKEN (avenuo Emile Bockstael) kaj finiĝos en la stadiono ROI BAUDOUIN (eks HEYSEL).
Vendrede la 14-an - je la 11h00
Internacia manifestacio de la "PETIT CHATEAU" en Bruselo (Boulevard 9e de ligne) ĝis la parko STUYVEHBERGH, en LAEKEN, proksime de "GRAND CHATEAU".
Sabate la 15-an - de la 10h00-12h30
1. Internacia Asembleo en la "Auditoires Universitaires" de U.L.B.-V.U.B. (Universite Libre de Brŭelles), Campus de SOLBOSCH, proksime de la "BOIS DE LA CAMBRE", 50, avenue Franklin Roosevelt - 1050 Brŭelles.
2. De la 13h30 - 16h00
Internacia manifestacio de la U.L.B.-V.U.B. ĝis la Place Schuman.
3. Ekde la 16h00
"STREET-PARTY", koncertoj ktp. en la Place Schuman.
II.
SAT eldonis 6-lingvan flugfolion (nederlande, france, germane, hispane, angle kaj esperante). Oni jam povas mendi ĝin ĉe SAT-sidejo kontraŭ pago :
100 ekz. - 50 FRF (7,62 Eŭroj)
200 ekz. - 75 FRF (11,43 Eŭroj)
500ekz. - 150 FRF (22,87 Eŭroj)
1000 ekz. - 200 FRF (30,49 Eŭroj)
plus sendokosto.
III.
Grupo de parizaj k-doj veturos de Parizo al Bruselo vendrede la 14-an posttagmeze. Ili proponas al belgaj (kaj nebelgaj) SAT-anoj (kaj ne-SAT-anoj) renkontiĝi je la 9-a horo kaj duono ĉe la enirejo de la "AUDITORES UNIVERSITAIRES" por partopreni la debatojn kiuj tie okazos. Dum tiu mateno estos decidite partopreni (aŭ ne) la posttagmezajn manifestaciojn. Evidente ĵaŭde kaj vendrede, SAT-anoj povos partopreni la antaŭviditajn programerojn. Se iuj gekamaradoj intencas jam partopreni parton aŭ tuton de la programo, estus utile ke ili informu la SAT-sidejon.