|
serĉado :
|

Januaro !
Ah ! Januaro !
De popolamasoj
Por la homaro
Mortigita homo,
Homo mortigita,
Kaj mortigito . . .
Pasinta januaro,
Kaj januaro.
Januaro -
Unua monato de la jaro.
De popolamaso
Por la homaro
Mortigataj homoj,
Kaj mortigotoj . . .
El la japana tradukis R. O. R.
El Orienta Blovo, malgranda krestomatieto de Sennacieca Revuo, 1926
Rim. de trad. Kun la desegnaĵo tiu ĉi poezio de k-do Janase aperis en januara n-ro de japana gazeto "La Fronto". En januaro k-do Karl Liebknecht kaj k-dino Rosa Luxemburg estis mortigitaj, kaj en Japanio Kotok Ŝusui kaj liaj konspirintoj estis mortigitaj. Januaro estas unua monato de la jaro, plej antaŭkuranta.