sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 27an de junio 2008 . ĝis nun estas 336 tekstoj









Marcelo REDOULEZ

MEMORE AL JOHANO-LUKO BERĜONO


La 27-an de julio 1984 ni kona­tiĝis en Villandraut. Tiu unua Inter­nacia Junulara Renkontiĝo de SAT-­Junulfako starigis fortegajn homa­jn ligojn. De tiam konstruiĝis mia hodiaŭa vivo kaj okaze de gravaj paŝoj ci ĉiam estis apud mi. Mi sciis, kiel plej fide mi povis kalkuli pri ci. Kelkajn semajnojn post tiu somera aranĝo mi pli intime ekko­nis Uŝi [1] en cia pariza loĝejo. Jam kvazaŭ familiano ci partoprenos en nia geedziĝa festo. Ni vivis mal­proksime unu de la alia. Tamen niaj pertelefonaj rilatoj (dank’al cia pro­fesia vokebleco) ritmigis la sezo­nojn. Okaze de vizitoj al cia pa­trino, komence en Royan, fine en Gourdon, ci vizitis ankaŭ nin en Cenon kaj en Camarsac. Malavare ci elspezas fortojn kaj monon por helpi al nia familio. Kiel tion forge­si ? Sed ŝuldoj laŭ ci ne ekzitas. Longaj vesperaj diskutoj animataj de dolĉa blanka vivo ankoraŭ pli profundigis nia­jn komunajn sentojn. Se iam mi havis perso­nan problemon, mi sciis, ke al ci mi tion povis konfidi. Ci suk­cesis ĉiam mal­pezigi miajn malfacilaĵojn.

En 1991 oka­ze de la SAT-­amikara kon­greso en Bondy, ia Junul-Fako prezentis spek­taklon "La festo de l’piratoj", Ho ne, ci mem ne aperis surscene­je. Tion mi sciis. Neniam iu suk­cesis puŝi cin antaŭen. Sed ci estis nia "fer­dek-zorganto". Cia tasko estis, ke al la publiko ne manku trinkaĵoj. Labori ege kaj ade sed en ombro. Ci ja tiom malbenis la sunon ! Por la E­omaĝo al Brassens ci denove favo­re respondis al mia alvoko. Ci pro­vizis min per dokumentoj, la kom­pleta kompaktdiskaro kaj la tra­duko de "La princino kaj la Noto­vorulo". Pli ol tri jarojn ci penis antaŭ ol atingi la version kantitan de Uŝi en Sete. Hodiaŭ mi forte deziras, ke Esperanto-Gironde iam reludu tiun spektaklon. Tiam al ci mi dediĉos la prezentadon kaj se mia voĉo ektremos dum la unua kanto eldirante : "Tu aurais pu prev’nir un peu, mon salaud..." [2], tiam ĉiuj bonvolu pardoni al mi.

Jes ja, ci avertis nin. Sed mi ne volis kredi. Ne volis. En 1992 mi sciis, ke la plej senvalorigajn kaj sendankajn laborojn de la kongreso ni povis lasi al ci. (Instali aŭ reordi­gi, balai la koncertejojn, ekz.). Sen­ti cin apud mi por la plej praktikaj detaloj donis al mi fidon por super­regi la ĝeneralajn kongresorgani­zaĵojn. Kaj tiam ci jam diris, ke tiu bordoza kongreso estis cia lasta. Ja ĝi estis la lasta en kiu ci partoprenis. Kreŝo certe pli fidele ol mi povis raporti pri ĉiuj horoj, kiujn ci daŭre elspezis por SAT. Nia Sennacieca Asocio ja ĵus perdis iun, kiu efike kaj praktike, ne nur teorie aŭ pole­mike, laboris por ĝi kaj ĝiaj laboris­taj celoj. Mi mem ja perdis pli ol amikon. La lumturo, kiu gvidis min, provinculeton, tra la tro granda ĉefurbo estingiĝis. La 23-an de ju­nio lastfoje ci ŝovis min en la taŭgan metroon.

Dankojn Joko  [3], dankegojn Jo­hano-Luko pro tiuj dek jaroj, kiujn ci konsentis, ke mi pasigu kun ci. Dek jaroj. Precize dek jarojn post nia unua komuna vespero, 35-jara, ci pendumis cin la 27an de julio 1994.

Marcelo

el Sennaciulo, septembro 1994


[1] Karesnomo de Ursula, mia edzino.

[2] "Ci estus povinta averti nin, fiulo mia..."

[3] Karesnomo eltrovita de mia filino Sabrina, ĵus ekbalbutinta.

Sama rubriko :


puce LI ESTIS LA UNUA

puce Memore al... Georgo Lagranĝ’ (1928-2004)

puce  IOM DA HISTORIO : PRI ZAMENHOF KAJ LANTI

puce Niaj karaj « eminentuloj » : kelkaj rimarkindaj SAT-anoj

puce HENRI MÉNARD, PILIERA SUBTENANTO DE ICEM-ESPERANT0

puce Kio pri la SAT-aninoj ?

puce FUTERFAS : SORTO DE UNU ANARKIISTO ESPERANTISTO

puce Kiel mi iĝis anarkisto k SAT-ano.

puce Las Casas kaj "la nigra legendo"

puce Duonhoron kun Errico Malatesta

puce Japano, kiu mortis en la fronto de Hispanio

puce Luiza MIŜEL

puce MEMORE AL JOHANO-LUKO BERĜONO




Supren