sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 5an de marto 2010 . ĝis nun estas 482 tekstoj










MALLEVU LA STANDARDON !


HAĴIME, I

Fratoj !
Helproto ne venas !
Vento blovas, pluvo pluvas,
Uragano de la mondo !
Mallevu la standardon !
Malmultenombre,
Levante ĝin, marŝi neoportunas,
Ĉar ni povas esti forblovitaj.

Kune antaŭen iru,
Mallevante la standardon !
Senbrue !

Helproto ne venas !
Solaj ni devas marŝi.
Jam vesperiĝis . . .
Vento blovas, pluvo pluvas,
Uragano de la mondo !
Ŝparu moki malkuraĝulojn !
Ĉesante spiron, klinu la kapon,
Antaŭen iru tra l’uragano !

Malmultaj estas ni,
Ni estas malmultaj nombre.
Pluvo, vento, uragano !
Amasiĝante - neniam disiĝu !

Mallevu la standardon !
Levante ĝin, marŝi neoportunas,
Ĉar ni povas esti forblovitaj.
Ĝis kiam la tero haltos turnadon,
Neniam forlasu esperon al la tagiĝo.

Fratoj !
Ne apogu vin sur helproto !
Malmultenombre, kune, unuope,
Antaŭen kuru tra la uragano,
En la vasta kampo vespera !
Ĝis kiam ne plu restos krom unu,
Kaj la lasta unu falos, teren .

Nu, fratoj, premu mian manon.
Ni, do, antaŭen -
Senbrue kaj sensonore.

Kamaradoj !
Venta, vento, vento !
Pluvego ! Uragano !
Ŝtoneroj flugas, sagoj flugas.
Mallevu la standardon !
Pro alta celo ne estu trapikotaj !

Fratoj !
La antaŭkurantojn ne perdu !
Alkuru al unua linio,
Trans kadavrojn !
Amasiĝu, klinu viajn korpojn,
Mallevu la standardon
Kaj kuŝante antaŭen iru
En izokta mallumo !

Kamaradoj !
Vento, vento, vento !
Pluvego, Uragano !

El japana lingvo libere tradukis R. O. R.

El Orienta Blovo, malgranda krestomatieto de Sennacieca Revuo, 1926

Noto de trad. La poemo estis dediĉita de la poeto al japanaj klasbatalantoj, kiam la bilo [= leĝopropono, noto de la skaninto] kontraŭ socialisma movado estis unuanime aprobita en Japana Parlamento. Ĝi estis presita en "Sentoo-Bungej" (Batala Literaturo) monata japana gazeto de la maldekstruma literaturo.

Sama rubriko :


puce La rozoj silentas

puce Haĝi Dimitro

puce Kapitalo

puce MORTIGATOJ POR LA HOMARO

puce MALLEVU LA STANDARDON !

puce MI ASPIRAS AL IU TAG’

puce Vilhelmo Blake : La ĝardeno de l’ amo

puce Bernard Binlin Dadié : Mia revo




Supren