sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 2an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 343 tekstoj









Cirilo ORSINGER

Liberecana kaligrafio


Preskaŭ forgesita, la kaligrafio longtempe estis formo de potenco ĉar ĝi permesis aliron al la sekretoj de la ŝtato, la eklezio, la religio,... Ve, kiel mi, vi konstatas ke ĉi tiu potenco ne plu estas vere aktuala eĉ se ni vivas en la erao de la komunikado, de la informado, de la elektronikaj mesaĝoj,...de la vortoj do.

Antaŭ ol tre rapide ekspluati erojn de ĝia historio oni tuj provos defini ĉi tiun arton danke al ĝia etimologio. Kaligrafio konsistas el du grekdevenaj terminoj : kallos (beleco) kaj graphein (skribi). Unuavide, tio ne reale klarigas la aferon. Tamen la termino kallos ne devas esti komprenita en ĝia nuntempa kaj strikta signifo. Ja, kallos signifas "potencon kaj plenecon de la plastika esprimo". Kaj ni ne devas ĉiam konfuzi kaligrafion kaj skribaĵon. La kaligrafio povas preterlasi la lingvon kaj la sencon. Ekzemple, artisto povas kaligrafii : DZGUABEJKK ; tio nenion signifas sed, malgraŭ ĉio, la beleco, la ritmo kaj la puro de la formoj emocios la spektanton. La kaligrafio enkondukas energion en la strekojn.

En ĉiuj epokoj kaj civilizacioj, la skriboficistoj estis respektindaj personaĵoj kaj ili apartenas al specifa kasto. Ekzemple, sub la regno de Amenophis III vivis skriboficisto kiu nomiĝis Amenhotep. Oficiro en la armeo de la faraono, oni jam admiris sian lertecon por desegni la hieroglifojn. Post imitinda socia ascendo oni permesis al li konstrui sian personan tomban monumenton. Tio estis absoluta privilegio de la epoko.

En Egiptio, gravuri la nomon de dio en ŝtono de ĝia templo ebligis ĝian ĉeeston. Tiele, oni povas aserti ke, tra la jarcentoj, la kaligrafio ebligas la aperon de la potenco dia aŭ politika.

Ludoviko XIV-a kaj lia ministro de la financoj, Colbert, opiniis ke necesas kontroli la laboron de la kaligrafiistoj ĉar ilia metio estis unu el la rimenoj inter la popolo kaj la kortego. En 1632, Colbert trudas novan kaligrafion kreita de L. Barbedor. En 1663 , unu dekreto novstarigas statuton (speco de privilegio) por la kaligrafiistoj.

En nia epoko la premgrupoj kaj la reklamo delonge komprenis la avantaĝojn de bela kaligrafio aŭ tipografio ĉar la sukceso de la marko ankaŭ dependas de ĝia nomo. Kaligrafio fariĝas "sklavo" de la merkato kaj valorigas la prestiĝon de entrepreno kaj ĝiaj produktaĵoj.

Tio elmontras, ĉu tio estis necesa, la alian ligon, kiu ekzistas inter la kaligrafio kaj la regantoj. La artisto devas respekti kontrakton, kiun li subskribis kun firmao,-estro, politikisto, princo, eklezio,...La historio de la kaligrafio, kiel la historio de la pentraĵo, estas plena je ekzemploj de cenzuroj kaj ĉantaĝoj.

La socio timas la artistojn kaj provas dresi ilin !

Kiam arto kreskas, elvolviĝas por si mem, ĝi kontraŭas la socion kaj la registaron. Kaligrafio estis kaj estas minaco ĉar ĝi restas alirejo al la scipovo, ĝi povas proponi kaj diskonigi novajn mondkonceptojn.

el Sennaciulo, junio 2005

Noto : Mi libere inspiriĝis de la pensoj de Klaŭdo Médiavilla por skribi ĉi tiun artikolon. Mi salutas la grandan artiston kaj liberpensulon !

Sama rubriko :


puce Uruŝio - la speciala arbara likvaĵo

puce La riĉecoj de la papero

puce Vorto desegnita kaj desegno skribita

puce Liberecana kaligrafio

puce Kiam Japanio influis la impresionistojn

puce Ansel Adams

puce La lumo

puce La socio sur la haŭto

puce Ŝigeru Ban. Kiel recikligi domon post katastrofo ?

puce Arto kaj naturo

puce Butoo, la cindroj de milito

puce La ŝelo de la ŝajnoj. La verkaro de Nicole Tran Ba Vang.




Supren