Elekti kolorojn : grizaj grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 6an de marto 2010 . Ĝis nun estas 936 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Libroj | Dokumentoj | SAT organo | Frakcioj | Fakoj | SAT-Kulturo | Dissendolistoj | Ligoj | Arkivoj | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Ni agu kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce  Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco
puce 10 000 km kontraŭ la pafaĵoĵetoj el bomboj.
puce Amnestio Internacia pri pafaĵoĵetoj el bomboj
puce Apliko de la decido de la unua paragrafo de la Deklaracio de la 81-a Kongreso
puce Cento da Ŝtatoj subskribis la Konvencion de Oslo.
puce FINE…
puce Instalado de usonaj radaroj en Ĉeĥio : VENKO !
puce Kampanjo de la Infanoj por Senperforta Mondo
puce Kunveno pri la pafaĵoĵetoj el bomboj en Sofio (Bulgario)
puce Letero al sidejo de CMC
puce NE al la instalado de usonaj radaroj de NATO en Ĉeĥio.
puce Porpaca manifestacio en Vicenza
puce Provoj de la senminigilo "Demichain"

Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari, Nobelpremiito pri la Paco

Pacista Frakcio
Letero al Sinjoro Martti Ahtisaari
Nobelpremiito pri la Paco
C.I.M.
Pieni Roobertinkatu 13 B 24-26
FI-00130 HELSINKI
Finnlando

Temo : Konvencio de Otavo

Sinjoro Prezidento,

En la Eŭropa Unio, Pollando ne ratifis kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo. Ĉiuj aliaj landoj de Eŭropa Unio ratifis tiun Konvencion.

Dum nia Kongreso en pariza regiono en 2007, kaj nia Kongreso en Kazanlako (Bulgario) en 2008, SAT skribis al la Ambasadoroj de Finnlando en tiuj du landoj, por peti ke Finnlando subskribu la Konvencion. Ni neniam ricevis respondon.

Plie, laŭ niaj informoj, Finnlando subskribos la Konvencion nur en 2025, kial ?

Sinjoro Prezidento, ĉu vi povus uzi vian altan aŭtoritatecon por interveni apud la Registaro de via lando, por ke Finnlando rapide subskribu la Konvencion de Otavo. La kontraŭpersonaj minoj jam sufiĉe mortigis kaj vundis senkulpajn civilulojn.

Bonvolu akcepti, Sinjoro Prezidento, niajn tre respektoplenajn salutojn.

Por la Movado SAT
Colette Weiss André Weiss

Nobelpremiito pri la Paco ne signifas Paciston

Ĉi supre, vi legis la leteron, kiun ni sendis al S-ro Martti AHTISAARI, civitano de Finnlando, nobelpremiito pri paco en 2008. Kun tiu esperanta letero, ni sendis finnan tradukon de la letero efektivigitan far nia Finna kamarado : Antero Harju, kiu ankaŭ donis al ni la adreson.

-1- S-ro Martti AHTISAARI ne respondis al nia letero ; ni opinias ke li neniam respondos.

-2- Finnlando ne subskribis la Konvencion de Otavo, pri la kontraŭpersonaj minoj, en decembro 1997 ; kaj Finnlando ne subskribis la Konvencion de Oslo, pri la pafaĵoĵetoj el bomboj, en decembro 2008.

-3- Dum la kampanjo de subskriboj de la Konvencio de Otavo en decembro 1997, la Prezidento de la Respubliko de Finnlando estis : S-ro Martti AHTISAARI.

La vorto PACO ne signifas la samon por ĉiuj.

Colette Weiss kaj André Weiss Januaro 2009.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta FR - 75020 Paris (telefono) +33.(0)1 47 97 87 05 / (fakso) +33.(0)1 47 97 71 90

Freebox : +33.(0)9.50.71.01.97

retadreso : satesperanto@free.fr

IBAN :FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064 BIC : PSSTFRPPPAR

Oficejo malfermita ĵaŭde 09h30-16h30
Aliajn tagojn bv. informiĝi ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT,
bv. skribi al la SAT-oficejo en Parizo : aŭ al via Landa Peranto
Pri teĥnikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

PNG - 436 bitokoj
fabrikita en esperantio

privata ejo
Dank’al spip