sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 95a


De Cecilo Volanĝo al vicgrafo de Valmono

Mi petas, sinjoro, bonvolu redoni al mi tiun ŝlosilon, kiun vi jam prezentis por anstataŭigi la alian ; ĉar ĉiuj deziras ties uzadon, ankaŭ mi ja devas konsenti.

Mi ne scias, kial vi skribis al s-ro Dansnio, ke mi ne plu amas lin : mi ne opinias, ke mi donis al vi motivon por tion pensi ; tio multe afliktis lin, kaj ankaŭ min. Mi ja scias, ke vi estas lia amiko ; sed tio ne pravigas, ke vi suferigis lin kaj min. Bonvolu kontentigi min, asertante, tuj kiam vi skribos al li, ke mi amas lin, kaj eĉ, ke vi certas pri tio. Vin li plene fidas ; sed kiam mi mem diras ion, kaj ne estas kredata de li, mi ne scias kiel elturniĝi. Pri la ŝlosilo, estu trankvila, mi bone memoras ĉion, kion vi rekomendis en via lasta letero. Se vi ankoraŭ havas ĝin, redonu ĝin al mi ; mi tre zorge priatentos ĝin. Se tio povus okazi morgaŭ survoje al la tagmanĝo, mi donus al vi la alian ŝlosilon postmorgaŭ ĉe la matenmanĝo, kaj vi redonus ĝin same, kiel la unuan. Mi ja deziras, ke l’ afero ne daŭru, ke Panjo havu malpli da tempo por eventuale ekrimarki ŝanĝon.

Kiam vi fine havos tiun ŝlosilon, bonvolu ankaŭ uzi ĝin por preni miajn leterojn ; tiel s-ro Dansnio pli ofte havos novaĵojn de mi. Ja vere tio estos multe pli oportuna, ol nun ; sed komence tio tro timigis min ; mi petas, ke vi pardonu al mi ; mi esperas, ke vi plu estos tiel komplezema kiel antaŭe. Mi ĉiam estos tre dankema al vi.

Mi havas la honoron esti, sinjoro, via tre humila kaj tre obeema servantino [1].

El… la 28an de Septembro 17**.


[1] Tiaj ĝentilegaj esprimoj, nun surprizaj, estis banalaj en la tiama bona societo (NdT)

Sama rubriko :


puce Letero 88a

puce Letero 89a

puce Letero 90a

puce Letero 91a

puce Letero 92a

puce Letero 93a

puce Letero 94a

puce Letero 95a

puce Letero 96a

puce Letero 97a

puce Letero 98a

puce Letero 99a

puce Letero 100a

puce Letero 101a

::: Ĉiuj :::



Supren