|
serĉado :
|
de Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
(krajonita kaj rekopiita de Dansnio)
Vi demandas kion mi faras : mi vin amas, kaj priploras. Mia patrino ne plu alparolas min ; ŝi forprenis miajn plumojn, paperon kaj inkon ; mi uzas krajonon, kiu feliĉe restis, kaj skribas sur peco de via letero. Mi ja devas aprobi ĉion, kion vi faris ; mi tro amas vin por ne uzi ĉiujn rimedojn por ricevi informojn pri vi kaj reciproki. Al mi ne plaĉis s-ro de Valmono, kaj mi ne opiniis lin via amiko ; mi tamen provos alkutimiĝi al li kaj, pro vi, mi ekamos lin. Mi ne scias, kiu perfidis nin ; povas esti nur mia ĉambristino aŭ mia konfesisto. Mi estas ja malfeliĉa : ni morgaŭ foriros al kamparo ; por kiom da tempo mi ne scias. Dio ! ne plu vidi vin ! Ne plu restas loko. Adiaŭ ; espereble vi povos legi min ; eble forviŝiĝos tiu krajonaĵo ; sed neniam la sento gravurita en mia koro.
El… la 10an de Septembro 17**.