sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 62a


De sinjorino de Volanĝo al kavaliro Dansnio

Perfidinte la fidon de patrino kaj la naivecon de filineto, vi certe ne miros, sinjoro, ke vi ne plu estos akceptata en hejmo, kie vi reciprokis plej sinceran amikecon per senkonsidero al ĉia deco. Mi preferas peti vin ĉesigi viajn vizitojn, ol ordoni vian malakcepton ĉe mia pordo : tio nin ambaŭ kompromitus tra la neevitebla klaĉado de miaj servistoj. Mi supozas, ke vi sendube ne devigos min al tiu rigoro. Mi ankaŭ avertas vin, ke se vi estonte faros eĉ la plej etan provon plupeli mian filinon laŭ la devojo, al kiu vi instigis ŝin, plej rigora ŝirmejo eterne gardos ŝin kontraŭ via persekutado. Decidu mem, sinjoro, ĉu vi tiel facile riskos ŝian malfeliĉon, kiel vi aplombe klopodis ŝian malhonorigon. Mi firme prenis mian pridecidon, kaj avertis ŝin.

Ĉi-kune vi trovu la pakon de viaj leteroj. Mi esperas, ke vi reciproke resendos al mi la leteraron de mia filino, kaj ke vi konsentos malaperigi ĉiujn restojn de evento, kies rememoro estus por mi indigna, por ŝi hontiga kaj por vi penta. Mi havas la honoron esti…

El… la 7an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 52a

puce Letero 51a

puce Letero 53a

puce Letero 54a

puce Letero 55a

puce Letero 56a

puce Letero 57a

puce Letero 60a

puce Letero 58a

puce Letero 59a

puce Letero 61a

puce Letero 62a

puce Letero 63a

puce Letero 64a

::: Ĉiuj :::



Supren