sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 58a


De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo

Kial mi meritis vian koleron, sinjorino, kaj viajn riproĉojn ? Plej arda, kaj tamen plej respektema submetiĝo, tuta obeemo al ĉiuj viaj deziroj, jen en kelkaj vortoj la priskribo de mia sento kaj konduto. Sub la premego de malfeliĉa amo, mi havis nur unu konsolon : vidi vin ; vi ordonis mian malaperon ; sen eĉ unu murmuro mi obeis. Kompense al tiu forofero, vi permesis letersendon ; hodiaŭ vi volas senigi min de tiu sola plezuro. Ĉu mi senreziste konsentos al tiu lasta bato ? Certe ne, ĉar tiu ĝojo estas tro kara al mia koro ; ĝi estas la sola, kiu restas al mi, kiu venas de vi. Tro oftaj estas laŭ vi miaj leteroj ! Imagu, mi petas, ke dum mia jam dektaga ekzilo, neniam mi ĉesis pensi pri vi ; tamen vi dume nur du leterojn ricevis de mi. Mi nur parolas pri mia amo ! Nu ! kion rakonti alian, ol mian penson ? Mi nur kapablis malfortigi ĝian esprimon. Kredu min, sinjorino ! mi montris nur tion, kion mi ne povis kaŝi. fine vi minacas lasi min sen respondoj. Nu, la viron, kiu preferas vin al ĉiu alia, kiu vin eĉ pli respektas, ol amas, vi traktas ne nur senindulge, sed malestime ! Kial tiuj minacoj kaj tia kolerego ? Vi ne bezonas ilin, ĉar estu certa, ke mi obeos vin, eĉ post maljustaj ordonoj. Mi jam plurfoje pruvis, ke nenian deziron vian mi kapablas kontraŭstari. Sed ĉu vi aŭdacos trouzi tiun regon vian super mi ? Vi igis min malfeliĉa ; vi nun fariĝas maljusta ; ĉu vi poste trankvile ĝuos kvietecon, kiun vi diras tiel necesa al vi ? Ĉu vi neniam pensos : li lasis min pridecidi lian sorton, kaj mi malfeliĉigis lin ? li petegis mian helpon, kaj mi senkompate deturnis la rigardon ? Vi ne scias, certe ne scias, kien povas iri mia senespero. Por mezuri mian suferon, vi devus scii, kiom mi amas vin ; sed mian koron vi ne konas.

Kial vi foroferas min ? Pro ĥimeraj timoj. Ĉu timi viron, kiu adoras vin, kiun vi ĉiam plene superregos ? Kion timi de sento, kiun vi ĉiam laŭplaĉe mastros ? Sed via fantazio kreas monstrojn ; ilin vi timas, kaj tion vi atribuas al amo. Kun iom da propra memfido, tiuj viaj fantomoj forsvenos.

Saĝulo skribis, ke por forigi sian timon, preskaŭ ĉiam sufiĉas funde ekzameni ties kaŭzon. Tio estas vera precipe en amo. Amu, kaj via timo malaperos. Anstataŭ timmotivojn, vi trovos delican senton, amanton mildan kaj obeeman ; ĉiuj viaj tagoj pasos sub la signo de feliĉo, kaj vi nur bedaŭros, ke vi en indiferenteco travivis tiom da ili. Mi mem, kiu nun vivas nur por ami, bedaŭras la eraran tempon pasigitan en tio, kion mi kredis plezuro ; mi sentas nun, ke vi sola povas min feliĉigi. Sed mi petegas : la timo malplaĉi al vi ĉesu konfuzi la plezuregon de nia korespondado. Mi ne volas malobei vin ; sed surgenue petegas la feliĉon, kiun vi volas forrabi, la solan, kiun vi lasis al mi ; mi alkrias : Ha ! sinjorino, aŭskultu miajn petojn, vidu miajn larmojn ; ĉu vi deturniĝos de mi ?

El… la 7an de Septembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 52a

puce Letero 51a

puce Letero 53a

puce Letero 54a

puce Letero 55a

puce Letero 56a

puce Letero 57a

puce Letero 60a

puce Letero 58a

puce Letero 59a

puce Letero 61a

puce Letero 62a

puce Letero 63a

puce Letero 64a

::: Ĉiuj :::



Supren