sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 53a


De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejo

Mi renkontis Dansnion, sed tiris de li nur duonan konfidencon ; li obstine silentis pri la nomo de knabino Volanĝo, kiun li priskribis tre saĝa, eĉ iom devota ; krom tio, li rakontis sian aventuron kaj precipe la lastan eventon kun sufiĉe da vereco. Mi lin kiel eble plej ardigis, kaj multe moketis lian delikatecon kaj sindetenon ; sed li ŝajne obstinas en siaj skrupuloj, kaj mi tute ne certas pri ŝanĝo ; postmorgaŭ mi scios pli, kaj povos informi vin, ĉar morgaŭ mi kondukos lin al Versajlo, kaj povos lin survoje pridemandi.

Ilia hodiaŭa rendevuo estas iom esperiga ; eble ĉio tuj okazos laŭ nia deziro, kaj nur restas al ni eltiri la konfeson kaj la pruvon. Tio estos pli facila al vi, ol al mi, ĉar la knabineto estas pli konfidema, aŭ, kun sama konsekvenco, pli babilema, ol estas ŝia diskreta amindumanto. Tamen mi faros mian eblon.

Adiaŭ, bela amikino, mi estas en urĝo ; mi vizitos vin nek hodiaŭ vespere, nek morgaŭ ; se viaparte vi scios ion, skribu tuj, ĉar mi certe revenos en Parizon por tie dormi.

El… la 3an de Septembro 17**, vespere.

Sama rubriko :


puce Letero 52a

puce Letero 51a

puce Letero 53a

puce Letero 54a

puce Letero 55a

puce Letero 56a

puce Letero 57a

puce Letero 60a

puce Letero 58a

puce Letero 59a

puce Letero 61a

puce Letero 62a

puce Letero 63a

puce Letero 64a

::: Ĉiuj :::



Supren