sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 18an de julio 2008 . ĝis nun estas 341 tekstoj









Letero 3a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo

Mi scias ankoraŭ nenion, aminjo. Hieraŭ Panjo havis multe da invititoj ĉe sia vespermanĝo. Malgraŭ mia intereso ekzamenadi ilin, precipe virojn, mi tre enuis. Viroj kaj virinoj, ĉiuj multe rigardadis min kaj poste flustris unu al alia, pri mi, tion mi konsciis kaj mi ne povis malhelpi mian ruĝiĝon. Mi ja forte deziris ne ruĝiĝi, ĉar mi rimarkis, ke aliaj virinoj ne ruĝiĝas, kiam rigardataj ; aŭ eble ilia ruĵo ŝirmas ilin kontraŭ embaraso, ĉar devas esti tre malfacile ne ruĝiĝi antaŭ fiksaj viraj okuloj.

Plej malkvietige estis ne koni ilian opinion pri mi. Tamen mi kredas, ke mi du aŭ tri fojojn aŭdis la vorton beleta, sed ankaŭ nete mallerta ; tio estas sendube la vero, ĉar la parolinto estas parencino kaj amikino de mia patrino ; ŝajne ŝi eĉ tuj sentis amikecon al mi. Nur ŝi iom babilis kun mi dum la vespero. Morgaŭ ni ŝiahejme vespermanĝos.

Mi ankoraŭ aŭdis, post la manĝo, viron diri al alia, certe pri mi : “Ni atendu ŝian maturiĝon, kaj rekonsideros la aferon venontan vintron.” Eble li estas mia estonta edzo. Sed do tio okazos nur post kvar monatoj ! Kiel mi dezirus scii la veron ! Jen Jozefino, diranta sian urĝon. Mi tamen volas rakonti ankoraŭ plian mallertaĵon mian. Ho ! Sendube pravas tiu Sinjorino ! Jen : post la manĝo, kartoludado komenciĝis. Mi eksidis apud Panjo ; mi ne scias, kiel tio okazis, sed mi preskaŭ tuj ekdormis. Ekridego vekis min. Mi ne scias ĉu pri mi, sed mi kredas, ke ja. Panjo permesis mian retiriĝon, tiel farante al mi grandan plezuron. Imagu, jam pasis la dek-unua. Adiaŭ, kara Sofio ; daŭre ametu vian Cecilon. Certiĝu, ke la societo ne estas tiel amuza, kiel ni antaŭe opiniis.

El Parizo, la 4an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce  Letero 9a

puce  Letero 10a

puce  Letero 11a

puce  Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren