sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 10an de oktobro 2008 . ĝis nun estas 353 tekstoj









Letero 29a


De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo

Ja mi pravis, Sofio, asertante, ke ekzistas kazoj, kiam skribi estas permesate. Mi tre riproĉas al mi, ke mi sekvis vian konsilon, kiu estis tiel kruela al ni ambaŭ, kavaliro Dansnio kaj mi mem. La pruvo de mia pravo estas, ke s-ino de Mertejo, tute fidinda virino, fine opiniis same kiel mi. Ĉion mi konfesis al ŝi. Unue ŝi diris la samon kiel vi ; sed post mia klarigado, ŝi konsentis, ke temas pri tute aparta afero ; ŝi nur postulis, ke mi montru al ŝi kaj miajn leterojn, kaj tiujn de kavaliro Dansnio, por certiĝi, ke mi ne skribos misparolojn. Jen mi nun estas trankvila. Ho ! Dio, kiom mi amas s­inon de Mertejo, kiu estas tiel bonkora, tiel respektinda ! Fine, tiamaniere mi estas neniel riproĉinda.

Mi ja tuj skribos al kavaliro Dansnio ; kiom kontenta li estos ! eĉ ankoraŭ pli, ol li atendas ; ĉar ĝis nun mi parolis pri mia amikeco, kaj li deziris, ke mi deklaru amon. Mi opiniis, ke estas sama afero ; sed mi ne aŭdacis la vorton malgraŭ lia insisto. Mi tion rakontis al s­ino de Mertejo ; ŝi respondis, ke mi pravas : oni devas konfesi sian amon, nur kiam oni ne povas deteni sin de tiu konfeso ; mi ja sentas, ke mi ne povos plu rezisti. Fine, temas pri la sama afero, sed li amon multe pli preferos.

S­ino de Mertejo plu diris, ke pri tiaj temoj ŝi pruntos al mi librojn, kiuj instruos min pri konvena konduto kaj pri pli taŭga skribmaniero ; ŝi ne hezitas montri al mi ĉiujn misojn miajn : tio estas pruvo de ŝia ŝato al mi. Ŝi nur petis, ke mi prisilentu tiujn librojn al Panjo ; ili povus ĉagreni ŝin, montrante, ke ŝi ne sufiĉe edukadis min. Ho ! mi prisilentos.

Kiel eksterordinare, ke virino apenaŭ parenca, prizorgas min pli bone, ol Panjo ! Kiom bonŝanca mi estas, ke mi konas ŝin !

Ŝi ankaŭ petis de Panjo, ke mi postmorgaŭ akompanu ŝin al Operejo ; ŝi diris, ke ni solaj kune sidos en ŝia loĝio, kaj povos la tutan tempon diskrete babili ; mi multe preferas tion, ol operan aŭskultadon. Ni ankaŭ parolos pri mia edziniĝo, ĉar ŝi konfirmis, ke ĝi baldaŭ okazos, sed ni ne povis interparoli plu. Nu, ĉu tamen ne mirige, ke Panjo nenion diras al mi pri tio ?

Adiaŭ, Sonjo ; mi tuj skribos al kavaliro Dansnio ; kiom kontenta mi estas  !

El... la 24an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce  Letero 9a

puce  Letero 10a

puce  Letero 11a

puce  Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren