sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 347 tekstoj









Letero 28a


De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo

Nu, fraŭlino, vi plu rifuzas respondi ! Nenio povas vin cedigi kaj ĉiu tago forpasas por mi en vana espero ! Kian amikecon vi konsentas inter ni ? ĝi eĉ ne kapablas sentigi al vi mian suferon ; ĝi lasas vin malvarma kaj kvieta, dum ardas en mi neestingebla fajro ; ne nur vian fidon, sed eĉ vian kompaton ĝi ne kapablas veki ! Do vi nenion faras por mildigi la doloron de via suferanta amiko ! Li petas nur unu vorton, kaj vi ĝin rifuzas kaj volas, ke li kontentiĝu per sento tiel malforta, ke vi eĉ rifuzas ripete aserti ĝian ekziston !

Vi hieraŭ diris, ke vi ne volas esti maldankema : ha ! kredu min, fraŭlino, kompensi amon per amikeco, tio estas ne nur ŝajnigi dankemon, sed tio estas timi eĉ montri tiun ŝajnon. Nu, mi ne plu parolu pri sento nur teda al vi, nur seninteresa al vi ; mi enŝlosu ĝin en mia koro, ĝis mi kapablos neniigi ĝin. Tio estos peniga klopodo ; mi sentas, ke mi bezonos mian tutan forton, devos uzi ĉiajn rimedojn : la plej kruela estos la daŭra pensado, ke via animo estas nesentema. Mi provos viziti vin malpli ofte, kaj jam estas serĉanta akcepteblan pretekston.

Ha ! perdi la mildan kutimon vidi vin ĉiutage ! Tion mi eterne bedaŭros ! Senfina malfeliĉo mia estos la rekompenso de tiu plej milda amo kaj tio estos via plenvola verko ! Mi sentas, ke neniam mi retrovos la feliĉon, kiun mi hodiaŭ perdas ; vi sola estis destinita al mia koro ; kun kia ĝojo, mi ĵurus vivi nur por vi ! Sed vi rifuzas respondi ; via silento klarigas, ke ankaŭ via koro mutas ; tio estas samtempe la plej certa pruvo de via indiferento kaj la plej kruela maniero esprimi ĝin.

Adiaŭ, fraŭlino ; mi jam ne aŭdacas esperi respondon ; amo sendus ĝin kun ĝojo, amikeco kun plezuro kaj eĉ kompato kun komplezo ; sed egale fremdaj al via koro estas komplezo, amikeco kaj amo.

El Parizo, la 23an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce  Letero 9a

puce  Letero 10a

puce  Letero 11a

puce  Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren