sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Letero 175a


De s-ino de Volanĝo al s-ino de Rozmondo

La sorto de s-ino de Mertejo fine ŝajnas sigelita, kara kaj digna amikino ; kaj ĝi estas tia, ke ĝi dividas eĉ ŝiajn plej grandajn malamikojn inter meritita indigniĝo kaj inspirita kompato. Mi ja pravis, dirante ke morti pro variolo eble estus por ŝi feliĉo : ŝi eltiriĝis, sed forpelinde misvizaĝa ; krome ŝi perdis unu okulon. Vi prave imagas, ke mi ne revidis ŝin ; sed laŭdire ŝi vere estas forpuŝa.

Markizo de***, kiu neniam perdas okazon de malicaĵo, diris hieraŭ pri ŝi, ke la malsano transturnis ŝin, kaj ke nun la animo aperas sur la vizaĝo. Ĉiuj bedaŭrinde trovis la esprimon ĝusta.

Alia bato ankoraŭ aldoniĝis al ŝia kulpo kaj malfeliĉo. Ŝian proceson oni antaŭhieraŭ juĝis, kaj ŝi komplete perdis ĝin, sen eĉ unu voĉo favora. Proceskoston, damaĝkompenson, redonon de l’ akiro : ŝiaj neplenaĝaj kontraŭuloj ĉion gajnis ; tiel la parteton de ŝia havaĵo, kiun ne rabis la juĝkonkludo, voris ĝis eksceso la juĝada kostaro.

Tuj eksciinte tion, kvankam ankoraŭ malsana, ŝi preparis pakaĵojn kaj foriris sola en la nokto per rapidpoŝta kaleŝo [1]. Neniu el ŝia servistaro konsentis akompani ŝin ; onidire ŝi fuĝis al Nederlando. Tia foriro vekas eĉ pli da protestoj, ĉar ŝi kunprenis siajn tre valorajn diamantojn, kiujn devis heredi la gefilaro de ŝia edzo, arĝentan manĝilaron, juvelojn, ĉion porteblan, lasante ŝuldon de 50 000 pundoj. Tio estas vera bankroto.

Ŝia familio devas morgaŭ kuniĝi por alfronti kreditorojn. Kvankam tre malproksima parencino, mi proponis mian kontribuon ; sed mi ne ĉeestos tiun renkontiĝon, devante troviĝi en ankoraŭ pli malgaja ceremonio : mia filino morgaŭ prenos la robon de novicino. Mi esperas, ke vi ne forgesos, kara amikino, ke neniu alia motivo, ol via kompleta silento al mi, konvinkis min al tiu granda forofera konsento.

S-ro Dansnio forlasis Parizon antaŭ preskaŭ du semajnoj. Onidire li foriros Malton kun la intenco tie vivi. Ĉu eble estus ankoraŭ tempo deteni lin ? Mia amikino, ĉu do mia filino estas tiel kulpa ? Vi sendube pardonos al patrino malfacile cedanta al tiu terura ideo.

Kia fatalo trafis ĉirkaŭ mi de kelka tempo miajn karulojn : mian amikinon, kaj mian filinon !

Kiu ne tremus elvokante la malfeliĉojn elajn de unu sola danĝera rilato ? Kiajn suferojn oni evitus al si per pli prudenta pripensado ? Kiu virino ne tuj fuĝus ĉe la unua vorto de deloganto ? Kiu patrino povus sentreme vidi alian personon paroli al sia filino ? Sed nur post la evento, ve, tiaj malfruaj ideoj ĉiam alvenas, kaj kvankam estante la plej gravaj kaj agnoskataj veraĵoj, ili restas maskitaj kaj senefikaj en la kirlo de nia senprudentaj moroj.

Adiaŭ, kara kaj digna amikino ; mi nun spertas, ke nia prudento, jam nekapabla antaŭŝirmi nin kontraŭ malfeliĉo, estas ankoraŭ pli senpova por poste nin konsoli.

El Parizo, la 14an de Januaro 17**

- Fino -


[1] Tiuj kaleŝoj altapreze kromprenis eventualajn vojaĝantojn (NdT)

Sama rubriko :


puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

puce Letero 138a

::: Ĉiuj :::



Supren