sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Letero 169a


De kavaliro Dansnio al s-ino de Rozmondo

Sinjorino,

Vi eble trovos stranga mian alpaŝon al vi ; sed mi vin petegas : necesas min aŭskulti, antaŭ ol juĝi ; nek pro aŭdaco, nek pro aplombo parolas mi, sed nur pro respekto kaj fidemo. Mi ne kaŝu mian kulpon rilate vin ; mi neniam pardonus al mi mem, se estis eble al mi eviti ĝin. Persvadiĝu, Sinjorino, ke kvankam mi konsideras min senkulpa, mi ne estas senbedaŭra, kaj mi sincere asertas, ke via nuna aflikto multe pliigas la mian. Mi aŭdacas konfesi tiun senton, ĉar kvankam mi ne havas la honoron, ke vi konas min, mi mem scias vian meriton.

Tamen dum mi ĝemas pro la fatala kaŭzo kaj de via aflikto, kaj de mia malfeliĉo, mi estas avertita, ke tute dediĉita al via venĝo, vi esploras ĉiajn eblajn rimedojn, eĉ perleĝajn, por kontentigi ĝin.

Vi ege premata de via doloro permesu, ke mi unue rimarkigu, ke mia eltribunala sorto estus ligata al tiu de s-ro de Valmono, mem enŝovita en la juĝan decidon kontraŭ mi. Mi do male opinias, Sinjorino, ke mi povus viaparte pli certe kalkuli je helpo, ol je obstaklo en mia zorgado por entombigi en silenton tiun bedaŭrindegan eventon. Sed tia komplezemo kontentigus ne nur senkulpulon, sed ankaŭ kulpinton, kaj mia honoro ne rajtas kontentiĝi per tio. Mi do deziras kvietigi vian akuzemon, sed nur por fari vin mia juĝontino. La estimo de respektindaj personoj estas tro valora, ke la via al mi malaperu sen la prezentado de miaj argumentoj.

Fakte se vi konsentas, ke venĝo estas tolerebla, eĉ pli ĝuste postulebla, kiam oni perfidis nian amon, nian amikecon, nian fidon, tiam malaperos mia kulpo je via konsidero. Ne kredu miajn dirojn, sed kuraĝe legu tiujn leterojn, kiujn mi solene transdonas al vi. Se enestas du kopioj, la kvanto de la kunaj originaloj atestas pri ilia vereco. Mi ricevis la tuton de s-ro de Valmono mem. Mi neniun aldonis, sed deprenis tiujn du : unu necesan al nia ambaŭa venĝo, kies plenumon li petegis de mi ; mi opiniis plej utila servo al nia socio la senmaskigon de virino tiel danĝera, kiel sinjorino de Mertejo, kiu estas la sola vera kaŭzo de la konflikto inter s-ro de Valmono kaj mi.

La duan mi publikigis pro sento de justeco al s-ro de Prevano, kiun mi apenaŭ konas, sed kiu meritis nek la rigoron, kiu trafis lin, nek la publikan misfamon, kiu delonge premegas lin, kaj kontraŭ kiu li ne povas sin defendi.

El tiuj du leteroj vi do trovos nur kopiojn ; necesis al mi konservi ties originalojn. Mi opinias, ke la resto ne povas esti en pli bonaj manoj, ol la viaj. Se mi deziras, ke ili ne malaperu, mi nepre rifuzas hontige trouzi ilin. Fide donante al vi tiun dokumentaron, Sinjorino, mi opinias, ke mi pli bone servas la intereson de la cititaj personoj, ol redonante ĝin al ili mem : mi tiras ilin el la embaraso ricevi ĝin de mi kaj ekscii, ke mi konas iliajn nepre kaŝindajn aventurojn.

Mi devas ĉi-kaze sciigi al vi, ke tiu leteraro estas nur parto eltirita antaŭ mi de s-ro de Valmono el multe pli vasta korespondaĵo, kiun mi vidis titolita : "Nefermita konto inter markizino de Mertejo kaj vicgrafo de Valmono." Vi trovos ĝin post la malsigeligo de lia domo, kaj decidos pri ĝi laŭ via kutima prudento.

Mi estas kun respekto, Sinjorino, via…

PS Kelkaj avertoj kaj amikaj konsiloj decidigis min forlasi Parizon por ioma tempo ; mia forejo restas sekreta, sed ne al vi. Se vi honorigos min per respondo, bonvolu sendi ĝin al la ordenejo de… en urbo P… je la konfido de s-ro Ordenestro de ***. De tie mi havas la honoron skribi al vi.

El P... la 12an de Decembro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

puce Letero 138a

::: Ĉiuj :::



Supren