|
serĉado :
|
(Paperpeco)
De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono
Mi tute ne ŝatas vian aldonon de mokfanfaro post malbonfaro ; al mia maniero tio ŝajnas nek ĝusta nek bongusta. Perfidinton mi ne primokas, sed privenĝas. Kvankam memkontenta vi nun estas, ne forgesu, ke vi jam plurfoje aplaŭdis vin tro frue, pri triumfo tuj eskaponta de vi je la momento mem de via gloriĝo. Adiaŭ.
El Parizo, la 6an de Decembro 17**.