sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Letero 139a


De prezidant-edzino de Turvelo al s-ino Rozmondo

Kiel mi riproĉas al mi mem, sentema amikino, ke mi tro multe kaj tro frue rakontis al vi mian nedaŭran aflikton ! Vi nun miakulpe suferas ; tiun doloron vi ankoraŭ sentas, dum mi refeliĉas ! Ja, ĉio nun estas forgesita, pardonita, eĉ plie : riparita. Post angoro kaj doloro jen revenis trankvilo kaj jubilo ! Ho ! Kiel esprimi la ĝojon de mia koro ? Valmono senkulpas ; oni ne kulpas, kiam oni tiel amas ! Tiun gravan ofendon, kiun mi tiel akre riproĉis, li ne kulpis ; nur pri unu plendoparto mi devis indulgi ; sed devis peti pardonon pro nejustaĵoj ankaŭ mi. Miajn motivojn kaj pravigojn mi ne detalu ; cetere ili eble estas neklarigaj por la spirito ; nur la koro povas ŝati ilin. Se tamen vi akuzos min senrigora, mi apelacie alvokos vin apoge al mia juĝado. Vi mem diras, ke por viroj, okaza malfidelaĵo ne estas trompaĵo.

Mi ja sentas, ke tiu komuna distingo vundas nian delikatecon ; sed kial mi plendus, kiam Valmono mem multe pli suferas, ol mi ? Kredu, ke pri tiu kulpo, kiun mi nun forgesis, li sin mem nek pardonas nek konsolas ; sed li riparis tiun negravan eraron per eksceso de amo, kiu kaŭzis eksceson de mia feliĉo ! Aŭ tiu mia feliĉo estas pli granda, aŭ mi pli bone sentas ties valoron, de kiam mi timis perdi ĝin. Sed mi konfesu, ke mi kapablus elteni alian aflikton tiel kruelan, kiel la ĵus suferitan de mi, por ĝui la feliĉegon, kiun de tiam mi travivas ; por tia kompenso nenio estus tro kosta. Ho ! Milda patrino mia, riproĉu vian senpripensan filinon, ke ŝi per sia plendado tro urĝe afliktis vin ; riproĉu ŝin, ke ŝi senzorge kalumniis tiun, kiun ŝi devis senhalte plu adori ; tamen, vidante ŝin pli feliĉa, kvankam nesingarda, pliigu ŝian ĝojon, partoprenante ĝin.

El Parizo, la 16an de Novembro 17**, vespere.

Sama rubriko :


puce Letero 125a

puce Letero 126a

puce Letero 127a

puce Letero 128a

puce Letero 129a

puce Letero 130a

puce Letero 131a

puce Letero 132a

puce Letero 133a

puce Letero 134a

puce Letero 135a

puce Letero 136a

puce Letero 137a

puce Letero 138a

::: Ĉiuj :::



Supren