sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Letero 12a


De Cecilo Volanĝo al Markizino de Mertejo

Panjo malsanetas, Sinjorino, do restos hejme ; do ankaŭ mi devas resti apud ŝi kaj ne havos la honoron akompani vin en la Operejon. Mi asertas, ke mi multe pli bedaŭras mian foreston de vi, ol la spektaklon. Estu certa pri mia sincero, mi petas. Mi tiom multe amas vin ! Mi petas vin sciigi al kavaliro Dancenio, ke mi ne posedas la kolekton de melodioj, pri kiu li parolis ; se li povos ĝin alporti morgaŭ, li multe plezurigos min. Se li venos hodiaŭ vespere, la pordisto respondos, ke ni forestas, ĉar Panjo rifuzas vizitantojn. Mi esperas, ke morgaŭ ŝi pli bone fartos.

Mi honore salutas vin.

El... la 13an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 1a

puce Letero 2a

puce Letero 3a

puce Letero 4a

puce Letero 5a

puce Letero 6a

puce Letero 7a

puce Letero 8a

puce Letero 9a

puce Letero 10a

puce Letero 11a

puce Letero 12a

puce Letero 13a

puce Letero 14a

::: Ĉiuj :::



Supren