sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita sabaton la 12an de majo 2012 . ĝis nun estas 588 tekstoj










Letero 119a


De s-ino de Rozemondo al prezidant-edzino de Turvelo

Kvankam mi ankoraŭ multe suferas, mi provas mem skribi, mia kara bela, por paroli pri tio, kio interesas vin. Mia nevo plu restas izoliĝema. Li tre regule sendas serviston ĉiutage peti informadon pri mi ; sed ne mem venis eĉ unu fojon, malgraŭ mia peto : tiel mi ne vidas lin pli ofte, ol se li estus en Parizo. Mi tamen iom surprize renkontis lin hodiaŭ matene en mia kapelo, kiun mi vizitis por la unua fojo post mia doloriga malsano. Mi tiam eksciis, ke de kvar tagoj li ĉiutage ĉeestas la meson. Dio volu, ke tio daŭru !

Ĉe mia eniro li tre afable venis gratuli min pri mia pli bona farto. Ĉar komenciĝis la meso, mi lasis lin, sed ne povis poste daŭrigi la konversacion, ĉar li jam malaperis. Mi konfesas, ke li ŝajnis iom ŝanĝiĝinta. Sed, kara bela, ne tro maltrankviliĝu ; tio igus min bedaŭri mian fidon je via prudento ; sed estu certa, ke mi preferus vin suferigi, ol trompi.

Se mia nevo plu same kondutos, mi mem vizitos lin, kiam mi pli bone fartos, kaj provos scii la kaŭzon de tiu stranga sinteno, en kiu vi miaopinie rolas. Mi informos vin. Mi lasas vin : miaj fingroj ne plu kapablas moviĝi ; se Adelaido scius, ke mi skribis, ŝi riproĉus min dum la tuta vespero. Adiaŭ, kara bela.

El la kastelo de… la 20an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 88a

puce Letero 89a

puce Letero 90a

puce Letero 91a

puce Letero 92a

puce Letero 93a

puce Letero 94a

puce Letero 95a

puce Letero 96a

puce Letero 97a

puce Letero 98a

puce Letero 99a

puce Letero 100a

puce Letero 101a

::: Ĉiuj :::



Supren