sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 111a


De grafo de Ĵerkuro al sinjorino de Volanĝo

Ĉio ŝajnas estonte resti trankvila, sinjorino, en tiu ĉi lando, kaj ni ĉiutage atendas la permeson reveni Francujon. Mi esperas, ke vi ne dubas pri mia hasto, por familie unuiĝi kun vi kaj kun fraŭlino de Volanĝo. Tamen la duko de…, mia kuzo, al kiu mi multon da dankemo ŝuldas, kiel vi scias, ĵus sciigis al mi, ke oni revenigas lin el Napolo. Li intencas traviziti Romon, kaj la parton de Italujo, kiun li ankoraŭ ne konas. Li proponas, ke mi akompanu lin en tiu vojaĝo, kiu daŭros inter ses semajnoj kaj du monatoj. Mi sinceru, ke estus agrable al mi profiti la okazon, ĉar post mia edziĝo mi ne facile konsentos al aliaj forestoj, ol tiuj postulotaj de mia militista devo. Estus ankaŭ eble pli konvene atendi venontan vintron por la geedziĝo, ĉar nur tiam mia tuta familio estos en Parizo, precipe la markizo de…, al kiu mi ŝuldas, ke mi fariĝos via familiano. Tamen miaj projektoj tute submetiĝos al la viaj ; se vi preferas vian antaŭan aranĝon, mi forlasos mian ideon. Mi nur petas, ke vi plej rapide informu min. Mi atendos ĉi tie vian respondon, kiu komandos mian sintenon.

Mi estas kun respekto, kaj kun filieca sento, sinjorino, via tre humila servanto.

Grafo de Ĵerkuro, en Bastio, la 10an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 88a

puce Letero 89a

puce Letero 90a

puce Letero 91a

puce Letero 92a

puce Letero 93a

puce Letero 94a

puce Letero 95a

puce Letero 96a

puce Letero 97a

puce Letero 98a

puce Letero 99a

puce Letero 100a

puce Letero 101a

::: Ĉiuj :::



Supren