sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita lundon la 16an de januaro 2012 . ĝis nun estas 585 tekstoj










Letero 109a


De Cecilo Volanĝo al markizino de Mertejo

Nur hodiaŭ, sinjorino, mi transdonis al s-ro de Valmono vian leteron, per kiu vi honorigis min. Kvar tagojn mi ĝin konservis, malgraŭ mia ofta timo, ke oni trovos ĝin ; sed mi ĝin ja zorge kaŝis, kaj kiam mi estis en aflikto, mi enŝlosiĝis por ĝin relegi.

Mi nun ja vidas, ke tio, kion mi opiniis granda malfeliĉo, estas kvazaŭ ne grava ; kaj mi devas konsenti, ke tio donas multe da plezuro ; pro tio mi preskaŭ ne plu afliktiĝas nun. Nur kelkfoje pensi pri s-ro Dansnio estas maltrankvilige. Sed nun ofte okazas, ke mi tute forgesas lin, tiel agrabla estas s-ro de Valmono !

Mi reamikiĝis kun li de du tagoj ; esti facile, ĉar apenaŭ mi alparolis lin, li respondis, ke se mi havas ion por diri, li venos vespere en mian dormoĉambron : mi nur bezonis diri, ke mi konsentas. Tuj kiam li venis, li ŝajnis ne plu kolera, kvazaŭ mi neniam malkontentigis lin. Li riproĉis nur poste, en tre milda maniero… tute kiel vi : tio pruvas, ke ankaŭ li ja multe ametas min.

Kiom da mirigaj aferoj li flustris al mi, precipe pri Panjo. Tion mi antaŭe neniam kredus ! Bonvolu kontentigi min, konfirmante, ĉu ĉio tio veras. Vere, mi ne povis deteni mian ridemon ; mi eĉ unu fojon ekridegis, kaj tio multe timigis nin, ĉar Panjo povus aŭdi ; se ŝi venus, kio okazus ? Ŝi certe tiam resendus min al la monaĥinejo.

Ĉar s-ro de Valmono diris, ke li nepre volas ne kompromiti min, ni singardeme decidis, ke de nun li venos nur malŝlosi mian pordon ; poste ni tuj iros al lia ĉambro. Ni jam faris tion hieraŭ : tie ni estas plej trankvilaj. Nun skribante mi atendas lin. Mi esperas, sinjorino, ke vi de nun jam ne riproĉos min.

Tamen io en via letero surprizis min : via diro pri s-roj Dansnio kaj Valmono post mia estonta edziniĝo. Ŝajnas al mi, ke iun vesperon en la Operejo vi klarigis, ke post la edziniĝo mi devos ami nur mian edzon, kaj ke mi eĉ devos forgesi s-ron Dansnio. Eble mi misaŭdis ; mi preferus tion, ĉar tiam mi ne plu tiel timus edziniĝi. Mi male eĉ deziras edzinecon : mi estos pli libera, kaj mi esperas, ke tiam mi povos okupiĝi nur pri Dansnio. Mi ja sentas, ke mi estos vere feliĉa nur kun li ; pensi pri li turmentas min ; mi estas ĝoja nur, kiam mi sukcesas forgesi lin ; tio estas malfacila ; kiam mi repensas pri li, mi tuj afliktiĝas.

Konsolas min via aserto, ke Dansnio ankoraŭ pli forte amos min post mia edziniĝo. Ĉu vi estas certa pri tio ?… Ho ! sendube jes, vi certe ne volas trompi min. Amuze tamen estas, ke mi amas lin, dum mi kun Valmono… Sed kiel vi diras, tio eble estas feliĉo ! Fine mi vidos.

Mi ne tro komprenis vian diron pri mia skriba maniero. Kiaj ili estas, tiaj miaj leteroj ŝajne plaĉas al Dansnio. Kompreneble mi ja sentas, ke mi tute ne devas skribi al li pri la okazaĵoj kun sinjoro de Valmono ; do timu nenion pri tio.

Panjo ankoraŭ ne parolis al mi pri mia edziniĝo ; sed ne zorgu ; ĉar ŝi tiam celos friponi min, mi promesas, ke ankaŭ mi scios mensogi.

Adiaŭ, bona amikino ; mi multe dankas vin, kaj promesas, ke mi neniam forgesos viajn bonfarojn. Mi devas fini ; estas preskaŭ la unua ; baldaŭ s-ro de Valmono venos.

El la kastelo de… la 10an de Oktobro 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 88a

puce Letero 89a

puce Letero 90a

puce Letero 91a

puce Letero 92a

puce Letero 93a

puce Letero 94a

puce Letero 95a

puce Letero 96a

puce Letero 97a

puce Letero 98a

puce Letero 99a

puce Letero 100a

puce Letero 101a

::: Ĉiuj :::



Supren