sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita vendredon la 29an de aŭgusto 2008 . ĝis nun estas 347 tekstoj









Leonardo da Vinci : Razotranĉilo


 

Leonardo da Vinci

LA RAZOTRANĈILO

Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis el sia tenilo servanta al li kiel ingo kaj kuŝiĝis en la fenestron, ĝi vidis respeguliĝi la sunon sur sia korpo. Jen ĝi sentiĝis en nekredebla brilo, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem : „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis ! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata ! Kia frenezo, razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo ! Ĉu tiu korpo estas kreita por tio ? Ho, ĉe Dio, ne ! Mi volas kaŝi min en sekreta loko kaj tie en kvieta trankvilo pasigi mian vivon.“ Kaj tiel li faris ankaŭ.

Kiam ĝi nun pasigis kelke da tempo en sia kaŝejo la razotranĉilo iutage revenis al la aero ; sed ho ve, jen ĝi rimarkis, ke ĝi aspektis kiel malnova rustiĝinta segilo. Kaj la suno ne plu brilis sur la obtuza surfaco. Vane estis nun la pento kaj senutile la plendo. Li parolis al si : Ve, kiom multe pli bone mi estus farinte, se mi estus ekzercinta mian akran, aĥ, nun aĉiĝintan eĝon de la tranĉilo ĉe la frizisto ! Kie estas mia brila korpo ?! Ve al mi, tiu ĉi abomeninda rusto inside detruis ĝin !“

Ĝuste tiel, miaj karaj, okazos al tiuj, kiuj sin donas al la pigrumado anstataŭ labori. Ili, same al nia razotranĉilo perdos sian akran eĝon kaj la rusto de la nescieco aĉigos ilian formon.

Sama rubriko :


puce Leonardo da Vinci : Razotranĉilo




Supren